Aguatón
Aguatón | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44382 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 17 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 40′ N, 1° 14′ U (mapo)40.6715322-1.2343587Koordinatoj: 40° 40′ N, 1° 14′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 225 m [+] | ||
Areo | 21,636378 km² ( 216 3.6 378 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Aguatón [+] | |||
Aguatón [agŭaTON] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas je 46 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj nordoriente de Torrelacárcel ĉe la Aŭtovojo Mudeĥara (A-23), kiu ligas Zaragozo-n kun Teruelo, kaj la nacia ŝoseo N-234, kiu iras paralele al la antaŭe menciita kaj parte irante kun la N-330. Aliflanke (oriente) estas Argente kaj Visiedo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Aguatón oni malaltiĝis el preskaŭ 200 en 1930 ĝis nunaj 17 loĝantoj.