Saltu al enhavo

al-Ŭatik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Al-Ŭatik la 1-a aŭ Al-Ŭatik la 2-a.

al-Ŭatik
9-a Abasida kalifo
Antaŭulo al-Mu'tasim
Sekvanto al-Mutavakil
Persona informo
Naskiĝo 17-an de julio 812 (0812-07-17)
en Mekko,  Abasida Kaliflando
Morto 10-an de aŭgusto 847 (0847-08-10) (35-jaraĝa)
en Samaro,  Abasida Kaliflando
Religio islamo vd
Etno arabo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Abasida Kaliflando Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Abasidoj vd
Patro al-Mu'tasim Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Qaratis (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj al-Mutavakil kaj al-Musta'in Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj al-Muhtadi Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
kalifo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abu Ĝa'far Harun ibn Muhammad al-Mu'tasim (arabe أبو جعفر هارون بن محمد المعتصم‎, Abū Ĝaʿfar Hārūn ibn Muḥammad al-Muʿtaṣim; naskiĝis en 816; mortis la 10-an de aŭgusto 847) pli bone konata laŭ sia lakab-nomo al-Ŭatik (arabe الواثق بالله‎, al-Ŭāṯiq bi-llah, "kiu fidas en Dio"), estis abasida kalifo kiu regis de 842 ĝis 847 (227–232 en la Islama kalendaro).

Li sukcedis sian patron, al-Mu'tasim, estante nomumita kalifo la tagon kiam lia patro mortis, nome la 26-an de decembro 841. Al-Ŭatik estis la filo de la Bizanc-greka konkubino Karatis.

Al-Ŭatik montris intereson al lernado simila al tiu de sia patro; tiele li estis granda patrono de saĝuloj, same kiel de artistoj. Li estis fama ankaŭ pro siaj propraj muzikaj talentoj, kaj oni kredis ke li komponis ĉirkaŭ unu centon da kantoj.

Dum lia regado, aperis nombraj ribeloj, el kiuj la plej grandaj en Sirio kaj Palestino. Tiuj ribeloj estis la rezulto de pliiĝanta granda fendon inter araboj kaj turkaj armeoj kiuj estis formitaj de la patro de al-Ŭatik, nome al-Mu'tasim. La ribeloj estis subpremataj, sed la kontraŭoj inter ambaŭ grupoj plue pligrandiĝis, dum la turkaj fortoj akiris povon.

En 1786 aperis romano Vathek de la angla verkisto William Beckford, frua ekzemplo de la gotika literaturo, kies ĉefrolulo estas inspirita de kalifo al-Ŭatik.

pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy