Arconada
Arconada | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34449 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 44 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 20′ N, 4° 30′ U (mapo)42.3276271-4.4952828Koordinatoj: 42° 20′ N, 4° 30′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 828 m [+] | ||
Areo | 19,27 km² (1 927 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Arconada [+] | |||
Arconada [arkoNAda] estas municipo en la centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Arconada estas komprenebla etimologie kiel Limejo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,43 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 43 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 450 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 44 km de Palencio, provinca ĉefurbo, kaj 282,3 km de Madrido.
Ĝi estas inter Villalcázar de Sirga (je 4 km) kaj Santillana de Campos (submunicipo de Osorno la Mayor).
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas restaĵoj de romia setlado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Estis rilato al la francdevena sektoro de la Jakoba Vojo.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, fontoj, kolombejoj ktp.