Berenica Hararo (konstelacio)
Berenica Hararo | |
---|---|
konstelacio | |
Latina nomo | Coma Berenices (genitiva Comae Berenices) |
Mallongigo | Com |
Imagata bildo | |
Najbaraj Konstelacioj
Ĉashundoj • Granda Ursino • Leono • Virgo • Bovisto | |
Observaj datumoj (Epoko 1875.0) | |
Rektascensio | 11h 52m 0s ... 13h 30m 0s |
Deklinacio | 14° 0' 0" ... 34° 0' 0" |
Areo | 386 kvadrataj gradoj |
Rango laŭ la areo | 42 |
Enhavo | |
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 | 0 |
Videbla magnitudo de la plej hela stelo | 4,26 |
Videbleco | |
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco | -76° ... 90° |
Latitudoj de plena videbleco | -56° ... 90° |
Tempo de jaro de la plej bona videbleco | Majo |
Historio | |
Unua priskribo fare de | |
Jaro de unua priskribo | |
Verko, en kiu ĝi estis priskribita | |
Postaj ŝanĝoj | Johann Bayer (Uranometria 1603) |
Berenica Hararo estas unu inter la konstelacioj de tera ĉiela mapo.
Unu inter la galaksioj trovantaj en tiu stelaro, NGC 4565, estas fama ĉar tre bone prezentanta formon de la galaksioj viditaj deflanke.
Ĉefaj steloj
[redakti | redakti fonton]La Berenica Hararo ne enhavas rimarkinde helajn stelojn.
- Beto Berenicharara (β Com), havante videblan magnitudon 4,23, estas la plej hela stelo en la konstelacio; ĝia absoluta magnitudo estas nur iom pli granda ol tiu de la Suno, kio ebligas tujan komprenon pri kiom malgrandiozus la Suno vidate je distanco de 27 lumjaroj.
- Kapringo (α Com) havas videblan magnitudon 4,35, kaj distancas 47 lumjarojn de la sunsistemo. Laŭ la tradicia bildigo de la konstelacio, ĝi simbolas la gemon en la krono de Berenico.
- Gamo Berenicharara (γ Com) estas oranĝkolora giganta stelo havanta magnitudon 4,35, malproksima 170 lumjarojn.
Aliaj objektoj
[redakti | redakti fonton]La Berenica Hararo abundas je malproksimaj galaksioj (ĉirkaŭ 200 milionoj da lumjaroj). Inter ili la galaksio M99 ofte bildatas en astronomiaj libroj, ĉar ĝi tre imprese kaj tipe montras la formon de spirala galaksio.
Alia galaksio, M64, distanca 17 milionojn da lumjaroj, estas bone konata de astronomoj, ĉefe de malprofesiuloj.
Mitologio
[redakti | redakti fonton]La mito de ĉi tiu konstelacio venas el historia persono, la reĝino Berenico la 2-a de Egiptio. Laŭ la legendo, ŝi votis oferi sian longan, belegan hararon se ŝia edzo revenos sekure de batalo. Li revenis, kaj ŝi tondigis la hararon kaj metis ĝin en la templon de Afrodita. Sekvantatage ili malaperintis. Por pacigi la koleregajn gereĝojn, la ĉefsacerdoto diris ke la ofero tiam plaĉis al la diino ke ŝi enĉieligis la hararon kiel konstelacion, indikante kosmoregionon kiu antaŭe konsideriĝis vosto de Leono. Tiu afero estis atribuita al Konon de Samos.