Berezina
Aspekto
Berezina | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Fluo | |
Geografio | |
La Berezina aŭ Biarezina (beloruse Бярэ́зіна; prononce [bʲaˈrɛzʲinɐ]) estas rivero en Belorusio kaj alfluanto de la Dnepro.
La Berezina Rezervejo ĉe la rivero estas en la listo de Biosferaj Rezervejoj de UNESCO.
Urboj ĉe Berezina
[redakti | redakti fonton]Historia gravo
[redakti | redakti fonton]- La armeo de Napoleono Bonaparte suferis gravajn perdojn (ĉirkaŭ 36,000) dum la trapaso de la Berezina en Novembro 1812 dum ĝia retiriĝo el Rusio (vidu artikolon Batalo de Berezina). Ekde tiam la esprimo "Berezina" estis uzita en franca kiel sinonimo de katastrofo. (Vidu la verkon de Charles Joseph Minard por grafiko de la malfacilaĵoj de la armeo.)
- La armeo de Karolo la 12-a de Svedio trapasis la Berezina la 25an de Junio, 1708, dum sia kampanjo kontraŭ Petro la Granda de Rusio en la Granda Nordia Milito. (vidu (ISBN 0-306-80863-3) por detaloj)
- Kelkaj armeoj de la Germana Wehrmacht estis haltigitaj kaj malebligitaj trapasi la Berezina en Junio, 1944, dum la ĉirkaŭaj fazoj de la ofensivoj de Babrujsk kaj de Minsk, ene de la fermaj fazoj de la Operaco Bagration en la Dua Mondmilito.
Koordinatoj: 52° 32′ 59″ N 30° 15′ 00″ O / 52.54972 °N, 30.25000 °O (mapo)