Saltu al enhavo

Dzaoudzi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dzaoudzi
komunumo en Francio (2011–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Regiono  Majoto
INSEE kodo 97608 [+]
Poŝtkodo 97615
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 17 831  (2017) [+]
Loĝdenso 2 266 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 12° 47′ S, 45° 16′ O (mapo)-12.78833333333345.2725Koordinatoj: 12° 47′ S, 45° 16′ O (mapo) [+]
Alto 26 m [+]
Areo 7,87 km² ( 787 ha) [+]
Dzaoudzi (Majoto)
Dzaoudzi (Majoto)
DEC
Situo de Dzaoudzi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dzaoudzi [+]
vdr

Dzaoudzi estas franca komunumo en la transmara departemento kaj regiono Majoto (france Mayotte), transmara departemento de Francio en la Hinda Oceano ĉe la norda rando de Mozambika Kanalo, kiu dividas Madagaskaron de la kontinenta parto de Afriko. La urbo konsistas el la du vilaĝoj Dzaoudzi kaj Labattoir. Ĝi situas sur la suda parto de la insulo Pamanzi (Petite-Terre), la pli eta el la du loĝataj insuloj de Majoto. Kun la komunumo Pamandzi, ĝi estas unu el la du solaj komunumoj sur ĉi tiu insulo. Ĝis 1977 Dzaoudzi estis la ĉefurbo de Majoto, nur tiam la havena urbo Mamudzo sur la pli granda insulo Maore transprenis tiun funkcion.

En 2017, la urbo havis 17 831 loĝantojn[1], kio igas ĝin la tria plej granda urbo en Majoto. La loĝantoj vivas sur areo de 7,87 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 266 loĝantoj/km². Kiel la tuta departemento, la komunumo ekde la komenco de 2014 apartenas al la Eŭropa Unio, sed ne al la tielnomata ŝengena zono.

Ĝiaj loĝantoj nomiĝas Dzaoudziens.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas norde de la insulo Pamanzi kaj konsistas el la urboj Dzaoudzi kaj Labattoir.

Transporto

[redakti | redakti fonton]
Pramo inter Dzaoudzi kaj Mamudzo

Sistemo de pramoj funkciigitaj de Société des Transports Maritimes ligas Dzaoudzi al la insulo Grande-Terre.

La internacia flughaveno por Majoto situas sur insulo Pamanzi en la najbara komunumo Pamandzi.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy