Saltu al enhavo

Eksterleĝulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eksterleĝulo estas homo kiu rompis la leĝon kaj ne plu ĝuas ties protekton kaj garantiojn. La koncepto estas precipe historia, kaj povas signifi homon oficiale kondamnitan al senprotekta eksterleĝeco kaj kiun oni rajtis eĉ mortigi sen puno, aŭ, pli vaste, ke homo mem elektis vivi ekster la socio kaj malobservi ties leĝojn kaj aliajn normojn.

La plej frua legenda eksterleĝulo estis Robin Hood, verŝajne Robert, Earl of Huntingdon (1160 - 1247). La plej konataj usonaj eksterleĝuloj estis Jesse James (1847 - 1882), Billy the Kid (1859 - 1881), Butch Cassidy kaj Sundance Kid, same kiel Bonnie kaj Clyde.

La aŭstralia krimulo Edward "Ned" Kelly (1854 - 1880) sukcese kontraŭstaris en 1880 kiel la Fera Eksterleĝulo (The Iron Outlaw) la pafadojn de la policistoj, ĉar li estis ekipita, remburita per plugila ŝtalo. Sur germana areo, fifamis Johannes Bückler (1777 - 1803). Carmine "Donatello" Crocco (1830 - 1905) rabis ĉe suda Italio dum la epoko de la unuiĝo de Italio, kio sufiĉas por ricevi la alnomon "Napoleono de la banditoj".

Kelkaj eksterleĝuloj inspiris/inspiras filmigon, eternigon, aventurigon de ties vivoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy