Ekumena Esperanto-Kongreso
Aspekto
Ekumena Esperanto-Kongreso (EEK) estas komuna kongreso de la kristanaj Esperanto-asocioj IKUE kaj KELI.
La unua Ekumena Esperanto-Kongreso en okazis en 1968. Ĝi fariĝis ebla pro la 2-a Vatikana Koncilio, kiu kuraĝigis katolikojn al kunlaboro kun protestantoj, kaj je 1968 pro la ekumena engaĝiĝo de la esperantistoj Stefan Maul, Adolf Burkhardt kaj Jacques Tuinder.
Listo de la Ekumenaj Esperanto-Kongresoj
[redakti | redakti fonton]- 1-a EEK 1968 Limburg (Lahn) (Germanio)
- 2-a EEK 1970 Klagenfurt (Aŭstrio)
- 3-a EEK 1974 Hamburgo (Germanio)
- 4-a EEK 1978 Varna (Bulgario)
- 5-a EEK 1981 Dalfsen (Nederlando)
- 6-a EEK 1985 Augsburg (Germanio)
- 7-a EEK 1989 Annan Court, apud Brajtono (Britio)
- 8-a EEK 1992 Velence (Hungario)
- 9-a EEK 1993 Viviers (Francio)
- 10-a EEK 1994 Gostyn (Pollando)
- 11-a EEK 1995 Kaunas (Litovio)
- 12-a EEK 1996 Szombathely (Hungario)
- 13-a EEK 1998 Nantes (Francio)
- 14-a EEK 1999 Gliwice (Pollando)
- 15-a EEK 2001 Zagreb (Kroatio)
- 16-a EEK 2003 Rimini (Italio)
- 17-a EEK 2005 Piliscsaba (Hungario)
- 18-a EEK 2007 Pelplin (Pollando)
- 19-a EEK 2009 Wrocław (Pollando)
- 20-a EEK 2014 Trento (Italio)
- 21-a EEK 2015 Strasburgo (Francio)
- 22-a EEK 2018 Poděbrady (Ĉeĥio)
En la jaroj 2019 ĝis 2024 ne okazis Ekumena Esperanto-Kongreso. En tiu tempo, IKUE aranĝis nur proprajn virtualajn kongresojn, dum KELI aranĝis inter 2021 kaj 2024 ĉiujare ĉeestan kongreson.
Por la jaro 2025, IKUE kaj KELI preferis ne oferti Ekumenan Kongreson, sed samtempajn apartajn kongresojn en malsamaj urboj de Ĉeĥio.