Saltu al enhavo

Félix Tournachon Nadar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Félix Tournachon Nadar
Persona informo
Gaspard-Félix Tournachon
Naskonomo Gaspard-Félix Tournachon
Naskiĝo 6-an de aprilo 1820 (1820-04-06)
en Strato Sankta Honorato, former 4th arrondissement of Paris
Morto 20-an de marto 1910 (1910-03-20) (89-jaraĝa)
en Avenuo Franklin D. Roosevelt, 8-a arondismento de Parizo
Tombo Grave of Nadar (en) Traduki
Tombejo Père-Lachaise, 36 48° 51′ 32″ Nordo 2° 23′ 49″ Oriento / 48.858983 °N, 2.397037 °O / 48.858983; 2.397037 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Lycée Condorcet Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Félix Tournachon Nadar
Familio
Patro Victor Tournachon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Adrien Alban Tournachon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Ernestine Nadar (en) Traduki (1854–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Paul Nadar Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Nadar vd
Okupo fotisto
karikaturisto
verkisto
kartunisto
balonisto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Fotografio kaj karikaturo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Parizo vd
Verkado
Verkoj Portrait photograph of Sarah Bernhardt vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Félix Tournachon NADAR (naskiĝis la 5-an de aprilo 1820, mortis la 10-an de marto 1910) estis fotisto, literaturisto, desegnisto kaj aerŝipisto.

Nadar ekstudis medicinon en Lyon, sed baldaŭ forlasis la studadon kaj dediĉis sin al ĵurnalista okupiĝo, unue en Lyon, poste ekde 1842 en sia naskiĝurbo Parizo. Pli poste li aldone desegnis, teatrumis, eĉ laboris iom en la industrio. En la jaro 1849 li fondis la revuon Revue comique kaj instalis fotatelieron. Baldaŭ li gajnis renomon per siaj desegnoj.
Sian unuan foton lifaris 1853.
Ekde 1854 li publikigis serion de fotoportretoj de famaj samtempuloj; inter ili Franz Liszt, Charles Baudelaire kaj Jules Verne. En la jaro 1858 kiel unua li faris elaerajn fotojn.

Kun granda fido je la aerŝipado li mem konstruis helican aerŝipon. En 1863 li ripete leviĝis per la balonego "Le Géant" (= la giganto). Per ĝi li entreprenis vojaĝon de Parizo al Hanovro. Tiujn veturojn li priskribis en la libro "Mémoires du Géant; à terre et en l'air" (Memoroj pri Géant; surtere kaj enaere) (1864) kaj "Le droit au vol" (La rajto flugi) (1865).

memportreto en balono

En lia fotateliero, kiun li pruntadis al grupo de pentristoj, okazis en aprilo de la jaro 1874 la unua ekspozicio de la impresionistoj.

1885 Nadar fotis Victor Hugo sur ties mortolito. En la sekva jaro li publikigis la unuan fotointervjuon. Li ankaŭ faris erotikajn fotojn.

Post la morto en 1910 li estis enterigita en la pariza tombejo Père Lachaise (= Cimetière de l'Est, orienta tombejo).

Publikigaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Inter liaj skribaĵoj rimarkindaj:

  • "Quand j'étais étudiant" (1856);
  • "Le miroir aŭ alouettes" (1858);
  • "La robe de Déjanire" (1862);
  • "Histoire buissonnière" (1877);
  • "Sous l'incendie" (1882);
  • "Le monde où l'on patauge" (1883)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy