Federacio Francia de Futbalo
Federacio Francia de Futbalo | ||
---|---|---|
federacio de futbalo National Sports governing body (en) French National Sports Federation (en) | ||
Komenco | 7-a de aprilo 1919 vd | |
Lando(j) | Francio | |
Sidejo | Parizo | |
Posedatoj | France women's national under-19 association football team (en) France national amateur football team (en) INF Vichy (en) vira sub-19-jarula futbala teamo de Francio France B national football team (en) France women's national under-17 association football team (en) France national under-16 association football team (en) France national youth football team (en) nacia plaĝ-futbala teamo de Francio franca nacia futbala teamo de viraj sub-18-jaruloj INF Clairefontaine (en) Franca nacia teamo de futbalo franca nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj Franca virina nacia teamo de futbalo franca nacia futbala teamo de viraj sub-20-jaruloj vira sub-21-jarula futbala teamo de Francio Château de Montjoye (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | deklarita asocio en Francio | |
La Federacio Francia de Futbalo, france Fédération Française de Footbal, estas la nacia futbala asocio en Francio, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1919. La centra oficejo situas en la 15-a arondismento de Parizo, en la bulvardo Grenelle. La asocio interalie ekde la jaro 1932 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, la tielnomata Ligo 1 - france Ligue 1. La ĉampiono en 2022-2023 estas la futbala klubo Paris SG, je plena nomo Paris Saint-Germain, kiu ankaŭ plej ofte en la historio ĉampionis - laŭ la stato de 2023 entute 112-foje.