Federacio por Sociala kaj Ekologia Alternativo (Francio)
Federacio por Sociala kaj Ekologia Alternativo | |
---|---|
Fédération pour une alternative sociale et écologique | |
Emblemo de Federacio por Sociala kaj Ekologia Alternativo | |
partio | |
Proparolanto | Estrara |
Fondiĝo | 2008 |
Koloro(j) | verda, ruĝa |
Ideologio | Kontraŭkapitalismo, ekologiismo, kontraŭliberalismo, alimondismo, komunismo, socialismo |
Pozicio | Maldekstra |
Deputitoj |
2 / 577 |
Senatanoj |
0 / 348 |
Eŭropaj parlamentanoj |
0 / 72 |
Retejo | http://www.lafederation.org |
La Federacio por Sociala kaj Ekologia Alternativo (france "Fédération pour une alternative sociale et écologique" aŭ "FASE" aŭ « La Federacio ») estas politika kuniĝo fondita en decembro 2008 kiu celis arigi la tutan « alternativan maldekstron », sekve de alvoko lanĉita per la semajna gazeto Politis por pli pezi en la kuniĝo de la kontraŭkapitalisma, kontraŭliberala kaj ekologiisma maldekstroj. La FASE aliĝis en junio 2011 al la Fronto de Maldekstro[1].
La partoprenantoj restas membroj de siaj respektivaj partioj laŭ la principo de duobla aniĝo, aŭ povas esti senperaj aliĝantoj se ili ne estas membroj de neniu el la partoprenantoj partioj. La movado deziras agi en la rekonstruo de la radikala maldekstro.
La Federacio aparte alvokos por kuniĝo okaze de la eŭropaj balotoj de junio 2009.
Partoprenantaj organizaĵoj kaj politikaj movadoj
[redakti | redakti fonton]Inter la organizaĵoj membroj aŭ partoprenantoj eblas citi :
- la Unuigaj Komunistoj, el la refonda grupo de PCF rifuzantaj la nunan linion de la partio ; dudeko el ili (el kiuj la deputitoj François Asensi kaj Jacqueline Fraysse, la eksa deputito Patrick Braouezec, aŭ ankaŭ Pierre Zarka) minacis eliri el la partio en 2010 por aniĝi plentempe al FASE[2]
- Alter Ekolo
- la Movado Utopia[3] (enigiĝinta en aliaj movadoj kiaj PS, PG, PRG kaj la Verduloj)
- la MAI, la politika Movado por konverĝo de alternativoj al la mondismo kaj por eliro el produktivismo
- la Alternativo Demokratio Socialismo (ADS)
Homoj de la Federacio
[redakti | redakti fonton]- Yves Salesse, ŝtatkonsiliano, Fondation Copernic
- Clémentine Autain, eksa vicurbestro de Parizo, direktorino de la monata gazeto Regards kaj kunfondinto de asocio Mix-Cité
- Patrick Braouezec, eksa deputito kaj prezidanto de la Aglomera komunumo Plaine-Commune, eksa membro de PCF
- François Asensi, deputito-urbestro de Tremblay-en-France kaj prezidanto de la Aglomera komunumo Plaine de France, eksa membro de PCF
- Jacqueline Fraysse, deputitino, eksa membre de PCF
- Marcel Rigout, eksa komunista ministro, kreinto kaj membro de Alternativo Demokratio Socialismo (ADS)
- Patrick Jarry, urbestro kaj departementa konsiliano de Nanterre, eksa membro de PCF
- Patrice Leclerc, departementa konsiliano de Hauts-de-Seine, eksa membro de PCF
- Pierre Laporte, departementa konsiliano de Seine-Saint-Denis, eksa membro de PCF
- Pierre Goldberg, eksa deputito-urbestro de Montluçon, eksa membre de PCF
Balotoj kaj elektitoj
[redakti | redakti fonton]Elektitoj
[redakti | redakti fonton]- 2 deputitoj (François Asensi kaj Jacqueline Fraysse)
- 3 departementaj konsilianoj (1 en Seine-Saint-Denis, 2 en Hauts-de-Seine).
- Pluraj urbestroj, el kiuj Patrick Jarry, urbestro de Nanterre kaj François Asensi, urbestro de Tremblay-en-France.
Eŭropaj balotoj de 2009
[redakti | redakti fonton]La Federacio decidis ne mem kandidati en la kampanjo por la eŭropaj balotoj, nek flanke de Nova Partio Kontraŭkapitalisma (NPA), nek flanke de Fronto de Maldekstro (FG).
Regionaj balotoj de 2010
[redakti | redakti fonton]La Federacio partoprenis en pluraj regionaj listoj de la Fronto de Maldekstro (FG), flanke de aliaj etaj politikaj movadoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La movado de Clémentine Autain aliĝas al la Fronto de Maldekstro. Mediapart (la 12-an de junio 2011). Alirita la 13-an de junio 2011 .
- ↑ « Dudeko de homoj de PCF povus forlasi la partion » Arkivigite je 2011-09-16 per la retarkivo Wayback Machine, gazeto Libération, la 24-an de marto 2010
- ↑ Eltiraĵo el protokolo de la nacia konsilio de Utopia (Lyon, januare 2009) Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Interretejo de la Federacio
- Konferenco por la kreo de la Federacio por Sociala kaj Ekologia Alternativo la 17-an de decembro 2008 Arkivigite je 2010-11-30 per la retarkivo Wayback Machine