Ferenc Schmidt (kuracisto)
Ferenc Schmidt | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de januaro 1881 en Zalaegerszeg |
Morto | 29-an de julio 1958 (77-jaraĝa) en San-Diego |
Ŝtataneco | Usono (1956–1958) Hungario (1881–1956) |
Alma mater | Czuczor Gergely Bencés Gimnázium (fr) |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | kuracisto kardiologo internisto balneologo |
Ferenc Schmidt [ŝmit], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schmidt Ferenc, estis hungara kuracisto, internisto, balneologo, kardiologo kaj universitata profesoro. Ferenc Schmidt naskiĝis la 21-an de januaro 1881 en Zalaegerszeg. Li mortis la 29-an de julio 1958 en San Diego.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Schmidt abiturientis en benediktana gimnazio de Győr, poste li lernis en universitatoj de Graz kaj Vieno. Post siaj studoj li laboris en 1906 en Vieno, en la sekva jaro en milithospitalo de Budapeŝto. Dum la 1-a mondmilito li kuracadis vunditojn en hospitalo en Balatonfüred, poste li gvidis la hospitalon ĝis 1952. En 1922 li akiris plian diplomon en Universitato de Budapeŝto, post jaroj li ankaŭ instruis kiel eksterordinara profesoro. En Balatonfüred li profitis la kuracakvon kaj la vinberojn dum kuracado. Li mortis dum familia vizito en Usono.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Balatonfüred gyógytényezői és gyógyjavallatai (1913)
- A balatoni szőlőgyógymód (1933)
- Idült szívelégtelenségek (1936)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Balatonfüred, videbla en la informkesto