Fernando Pessoa
Fernando Pessoa | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Fernando António Nogueira Pessoa | ||
Naskonomo | Fernando António Nogueira Pessoa | |
Naskiĝo | 13-an de junio 1888 en Lisbono | |
Morto | 30-an de novembro 1935 (47-jaraĝa) en Lisbono | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Cirozo vd | |
Tombo | Monaĥejo de la hieronimanoj de Belém vd | |
Religio | novpaganismo vd | |
Etno | portugaloj vd | |
Lingvoj | portugala • hispana vd | |
Ŝtataneco | Portugalio Reĝlando Portugalio vd | |
Alma mater | Universitato de Lisbono Universitato de Sud-Afriko vd | |
Subskribo | ||
Memorigilo | ||
Familio | ||
Patro | Joaquim de Seabra Pessoa (en) vd | |
Patrino | Maria Magdalena Pinheiro Nogueira (en) vd | |
Edz(in)o | – | |
Amkunulo | Ofélia Queiroz (en) vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Alberto Caeiro • Álvaro de Campos • Ricardo Reis • Bernardo Soares vd | |
Okupo | poeto eseisto literaturkritikisto filozofo tradukisto verkisto prozisto vd | |
Aktiva en | Durbano vd | |
Aktiva dum | 1904– vd | |
Verkado | ||
Verkoj | La Libro de Maltrankvilo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fernando António Nogueira PESSOA (naskiĝis la 13-an de junio 1888 en Lisbono; mortis la 30-an de novembro 1935) estis portugala verkisto.
Biografio kaj kariero
[redakti | redakti fonton]Post kiam lia patro mortis kaj lia patrino denove edziniĝis, li foriris al Sud-Afriko. Tie li vizitis plurajn lernejojn kaj ricevis anglalingvan edukon.
Pessoa revenis al Portugalio en 1905 kaj restis en Lisbono, kie li komencis intensan literaturan agadon. Subtenanto de "Renascença Portuguesa", li eksiĝis de ĝi en 1915, kune kun Mário de Sá-Carneiro, Almada Negreiros kaj aliaj; li strebis al renovigo de la portugallingva literaturo helpe de la kreado de la revuo "Orpheu", alportanta novajn ideojn kaj estetikajn konceptojn.
Danke al sia kapablo "aliuliĝi", li kreis diversajn heteronimojn (Alberto Caeiro, Álvaro de Campos, Ricardo Reis, Bernardo Soares ktp.), kaj subskribis la verkojn laŭ tiuj inventitaj personecoj apartenantaj al specifa heteronimo. Li kunlaboris al diversaj revuoj, publikigis en libro siajn poemojn verkitajn en la angla lingvo kaj en 1934 venkis en literatura konkurso subtenita de "Secretariado de Propaganda Nacional", kategorio B, per la verko Mensagem (Mesaĝo), kiun li publikigis en tiu jaro.
Li estas nuntempe konsiderata unu el la plej gravaj portugalaj poetoj, kune kun Luís Vaz de Camões
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Livro do Desassossego ("Libro de Maltrankvilo"), 1914, 1961, 1982
- O Banqueiro Anarquista ("La bankiero anarkiista"), 1922
- Mensagem ("Mesaĝo"), 1934
Tradukoj al Esperanto
[redakti | redakti fonton]- Alberto Caeiro: "El la gardisto de brutaroj" (39a kanto). Trad. Roberto Passos Nogueira. En: Vojo kaj vorto. La Laguna: J. Régulo 1972. 110 p. [p. 81]
- Álvaro de Campos: "Origina peko". Trad. Roberto Passos Nogueira. En: Vojo kaj vorto. La Laguna: J. Régulo 1972. 110 p. [p. 82-83]
- Alberto Caeiro: "Kiam venos Printempo". Trad. Leopoldo Knoedt. En: Fonto 15, 1995: n-ro 171, p. 4.
- Fernando Pessoa (kiel Alberto Caeiro): "La gardisto de gregoj" (kantoj 1-8). Trad. Gonçalo Neves. En: Fonto 20, 2000: n-ro 232, p. 19-29.
- Fernando Pessoa: "Tabakistejo". Trad. Gonçalo Neves. En: Fonto 20, 2000: n-ro 231, p.12-17.
- Fernando Pessoa: "La tabakvendejo", trad. Hans-Georg Kaiser. 2004[1].
- Fernando Pessoa: Mesaĝo. Modernisma epopeo. Kun helptekstoj historiaj, mitologiaj kaj literaturaj.Trad. João José Santos. Lisbono: La Karavelo 2018. 126 p.
- Alberto Caeiro: La gardisto de gregoj. Trad. Gonçalo Neves. Chapecó: Fonto, 2015. 78 p.
- Alberto Caeiro (Fernando Pessoa): La gardisto de gregoj[2]. Sensisma poemciklo tradukita de Gonçalo Neves el la portugala. Dua eldono, korektita, profunde reviziita, detale prinotita, kun ampleksaj antaŭparolo kaj tradukologia epilogo de la tradukinto, kaj riĉe ilustrita per desegnaĵoj kaj pentraĵoj de virtuozaj artistoj vivintaj kaj vivantaj. Espinho: eldonejo Drako (bitlibro) 2019. 131 p.
- Fernando Pessoa: La anarkiisma bankiero. “Rezona rakonto” (aŭ, pli bone, dialoga eseo) tradukita de Gonçalo Neves. el la portugala. Ilustrita kaj komentita. Antaŭparolo de Manuela Parreira da Silva (en vikidatumoj). Postparolo de José Antonio Llardent (en vikidatumoj). Tradukologia epilogo de la tradukinto. Espinho: Eldonejo Drako (bitlibro). 2019. 116 p.
En Ido aperis
[redakti | redakti fonton]- Alberto Caeiro: La gardero di trupi. Trad. Gonçalo Neves. Duesma, revizita edituro. Chapecó: Fonto, 2016. 85 p.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (eo) La tabakvendejo, tradukis Cezar
- ↑ (eo) Renkontiĝo de poetoj, recenzo de Fernando Pita, Literatura Foiro, Esperanta PEN, n-ro 308, decembro 2020, paĝoj 380-381