Saltu al enhavo

Filisto de Sirakuzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Φίλιστος των Συρακουσών
(432 a. K. - 356 a. K.)
Bildo de la Sicilia historiisto, Filisto, el la verko "Biografia degli uomini illustri della Sicilia", fare de Giuseppe Emanuele Ortolani (1758-1828).
Bildo de la Sicilia historiisto, Filisto, el la verko "Biografia degli uomini illustri della Sicilia", fare de Giuseppe Emanuele Ortolani (1758-1828).
Persona informo
Naskiĝo 432 a. K.
en Sicilio, Granda Grekio
Morto 356 a. K.
en Sicilio, Granda Grekio
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo historiisto
politikisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Filisto de Sirakuzo estis greka historiisto, kiu elstariĝis kaj kiel politikisto kaj kiel generalo. Li estis konata pro sia verko "Σικελικά" ("Sicilio"), kie li raportas la historion pri la helenismo en la Okcidento. Filisto estis filo de Arĥomenido, kaj laŭ Eforo de Kimo, Filisto estis batovenkita kaj elprenis al si la vivon, tamen, laŭ la greka historiisto Timeo (356 a. K. - 260 a. K.), li estis torturita kaj mortigita de la malamikoj.

Filisto estis naskita en Sirakuzo ĉirkaŭ la tempo kiam la Peloponeza milito komenciĝis. Li estis fidela subtenanto de Dionizo la Maljuna, kaj komandanto de la citadelo. Cicerono, kiu havis altan opinion pri sia verko, nomis lin la miniatura Tucidido (pusillus Thucydides). Li estis akceptita de la Aleksandriaj kritikistoj en la kanono de la historiografoj, kaj lia laboro estis altagrade aprezita fare de Aleksandro la Granda. Liaj verkoj estis daŭrigitaj fare de la pli posta historiisto Atanido de Sirakuzo.

Antikva mapo de Sirakuzo, en Sicilio.

Filisto estis sufiĉe riĉa. Antaŭ lia ascendo al potenco, Dionizo kritikis la generalojn de Sirakuzo pro ilia malbona efikeco kontraŭ la kartaganoj, kaj li estis monpunita fare de la asembleo pro sia ribelema lingvo. Filisto intervenis por pagi la monpunojn de Dionizo, kun la promeso daŭrigi pagi ilin tiel longe kiel la konsilio konsideris taŭga emisii ilin. Estis tra la subteno de Filisto ke Dionizo povis surtroniĝi al potenco kaj kontroli Sirakuzon.

En 386 a.K., sen konsultado al la tirano, Filisto edziĝis kun la filino de Leptines, frato de Dionizo. Dionizo timis ke Leptines kaj Filisto utiligus la geedziĝon kiel la bazon de alianco kontraŭ li, kaj ekzilis ambaŭ virojn el Sirakuzo. Filisto ekloĝis ĉe Turio sed poste moviĝis al Adria, kie li restis ĝis la morto de Dionizo en 367 a.K. Dum lia restado ĉe Adria. Filisto okupis sin per la kunmetaĵo de sia historio de Sicilio en dek unu libroj. La unua parto konsistis el la historio de la insulo el la plej fruaj tempoj ĝis la kapto de Agrigentum fare de la kartaganoj (406 a.K.); la dua, la historio de Dionizo la Maljuna kaj la Juna (ĝis 363 a.K.). El tiu punkto la verko estis aranĝita de Atanido.

Filisto tiam estis revokita fare de la Dionizo la Juna, kiun li persvadis por eksigi Platonon kaj Dionon. Kiam Diono ŝipiris el Zakinto kun la celo liberigi Sirakuzon en 356 a.K., Filisto estis konfidita fare de Dionizo la 2-a per la komando de la floto. Post longa marbatalo, lia ŝipo estis ĉirkaŭita. Filisto prenis sian propran vivon por eviti venĝon de siaj samlandanoj.[1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Gilipo (Sparta generalo) (472 a. K. - 407 a. K.)
  • Leptino de Sirakuzo (432 a. K. - 375 a. K.) sirakuza militisto
  • Dionizo la 1-a (430 a. K. - 367 a. K.)
  • Filisko el Mileto|Φιλίσκος ο Μιλήσιος (407 a. K. - 345 a. K.) greka oratoro
  • Eforo de Kimo (400 a. K. - 330 a.K.)
  • Atanido de Sirakuzo (391 a. K. - 337 a. K.) greka historiisto
  • Timeo (historiisto) (356 a. K. - 260 a. K.) greka historiisto
  • Renate Zoepffel (1934-2024) germana klasika historiistino

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Artikolo tradukita surbaze de la Angla Vikipedia dokumento.
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy