Francisko la 1-a Stefano (Sankta Romia Imperio)
Francisko Stefano de Loreno (naskiĝis la 8-an de decembro 1708 en Nancio, mortis la 18-an de aŭgusto 1765 en Innsbruck) estis kiel Francisko la 3-a duko de Loreno kaj Bar (1729–1737), kiel Francisko la 2-a grandduko de Toskanio (1737–1765), kaj ekde 1740 kun-regento en la habsburgaj landoj kaj ekde 1745 kiel Francisko la 1-a Stefano imperiestro de la Sankta Romia Imperio.
Liaj gepatroj estis duko Leopoldo Jozefo Karolo de Loreno kaj Elizabeto Ĉarloto, filino de Filipo de Francio kaj Elizabeto Ĉarloto de Palatinato.
Lia titolo estis: imperiestro de Sankta Romia Imperio, ĉiam pligrandiganto de la imperio, reĝo germana kaj lombardia, kunreganto hungara kaj aŭstria, princo-elektisto kaj titola reĝo ĉeĥa, duko de Loreno, princo de Teŝino kaj grandduko de Toskanio.
- 1723 – 1729 laŭ deziro de sia patro li estis edukata en imperiestra kortego de Karolo la 6-a. Ĉi tie li dediĉis sin al studado, sed ankaŭ al ĉasado komune kun la imperiestro mem. Tiu senĉese ankoraŭ ne rezignis pri espero al vira heredonto de la trono, sed samtempe li konsciis, ke se li volos realigi agnoskon de Maria Teresia kiel heredantino de ĉedanuba regno, ne devas esti rompita ekvilibro de eŭropaj fortoj kaj tial li serĉis por sia filino noblan, sed ne tro riĉan fianĉon.
- 1729 Francisko Stefano forveturis ĝis Toskanio por transpreni duklandon post morto de sia patro. Komune kun regiono ĉirkaŭ Loreno li heredis ankaŭ princlandon teŝinan, kiun li ricevis lia patro en la jaro 1722.
- la 12-an de februaro de 1736 geedziĝo al Maria Teresia Habsburga. Francio agnoskis sekvantulajn rajtojn de la junaj geedzoj kun tio, ke estos donita al ĝi duklando Loreno.
- ĉirkaŭ 1736 li fariĝis grandmajstro de ordeno de Ora mantelo.
- 1736 – 1737 Karolo la 6-a volis kompensi al Francisko perdon de la titolo kaj li nomis lin vicguberniestro en Hungario kaj komandanto de la imperiestra armeo en la batalo kontraŭ turkaj soldataroj.
- 1738 post la formorto de la reganta dinastio en la grandduklando toskana tiu ĉi lando fariĝis de Karolo la 6-a kaj tiu donacis ĝin al la novgeedzoj. En la sama jaro Francisko Stefano ĉi tie ekregis kiel Francisko la 3-a.
- 1740 li batalis frunte de la aŭstriaj armeoj por pluekzisto de la imperio.
- la 21-an de septembro de 1741 Francisko Stefano kunmetis en Preŝpurko solenan ĵuron kaj li fariĝis tiel hungara kunreganto.
- 1742 Maria Teresia transdonis al sia edzo ĉeĥan princo-elektistan voĉon kaj tiu kandidatiĝis al posteno de imperiestro romia, sed elektita estis Karolo la 7-a.
- la 13-an de septembro de 1745 li estis elektita de la imperiestro romia kiel Francisko la 1-a.
- la 4-an de oktobro de 1745 Francisko la 1-a estis solene kronita kiel imperiestro.
- 1740 – 1765 li prezentiĝis kiel kunreganto de Maria Teresia. En la familio okazis dividiĝo. En registaraj aferoj estis kapo Maria, sed en privateco de la familio decidis Francisko.
- 1745 – 1765 li dediĉis sin al plibonstatigado de la landoj de la monarĥio. El Toskanio li konstruis progresiĝintan ŝtaton, el kiu li havis grandegajn enspezojn. En Bohemio li fondis dekojn da manufakturoj.
- la 18-an de aŭgusto de 1765 li mortis neatendite je apopleksio.
Infanoj de Francisko Stefano kaj Maria Teresia
[redakti | redakti fonton]Maria Teresia kun sia edzo Francisko la 1-a Stefano Lotrina havis 16 gefilojn (11 knabinojn kaj 5 virknabojn):
- filino Maria Elizabeto (* 5-a de februaro 1737; † 7-a de junio 1740)
- filino Maria Anna (* 6-a de oktobro 1738; † 19-a de novembro 1789)
- filino Maria Karolina (* 12-a de januaro 1740; † 25-a de januaro 1741)
- filo Jozefo Benedikto Aŭgusto (* 13-a de marto 1741; † 20-a de februaro 1790), imperiestro Jozefo la 2-a
- filino Maria Kristina (* 13-a de majo 1742; † 24-a de junio 1798), ekde 1766 edziĝinta kun duko Alberto de Saksujo (1738-1822)
- filino Maria Elizabeto (* 13-a de aŭgusto 1743; † 25-a de septembro 1808), abatino en Innsbruck
- filo Karolo Jozefo (* 1-a de februaro 1745; † 18-a de januaro 1761)
- filino Maria Amalia (* 26-a de februaro 1746; † 18-a de junio 1804), ekde 1769 edziĝinta kun duko Ferdinando la 4-a de Parma (1751-1802)
- filo Petro Leopoldo (* 5-a de majo 1747; † 1-a de marto 1792), imperiestro Leopoldo la 2-a
- filino Karolina (*/† 17-a de septembro 1748)
- filino Johana Gabriela (* 4-a de februaro 1750; † 23-a de decembro 1762) - fianĉinigita kun Ferdinando la 1-a, reĝo de Sicilio (1751-1825)
- filino Maria Jozefino (* 19-a de marto 1751; † 15-a de oktobro 1767) - fianĉinigita kun Ferdinando la 1-a, reĝo de Sicilio
- filino Maria Karolina (* 13-a de aŭgusto 1752; † 7-a de septembro 1814) - 1768 geedziĝinta kun Ferdinando la 1-a, reĝo de Sicilio
- filo Ferdinando (* 1-a de junio 1754; † 24-a de decembro 1806), edziĝinta kun Maria Beatrice d'Este, heredantino de la duklando Modena (1750 - 1829)
- filino Marie-Antoinette (Maria Antonia) (* 2-a de novembro 1755; † 16-a de oktobro 1793) - 1770 edziĝinta kun Ludoviko la 16-a (Francio), reĝo de Francio (1754-1793)
- filo Maksimiliano Francisko (* 8-a de decembro 1756; † 27-a de julio 1801), ĉefepiskopo, princo-elektisto de Kolonjo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.bildungsservice.at/innsbruck/geschichte/maria_theresia_01.htm Arkivigite je 2007-04-07 per la retarkivo Wayback Machine