Friedrich von Berchtold
Friedrich von Berchtold | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de oktobro 1781 en Stráž nad Nežárkou |
Morto | 3-an de aprilo 1876 (94-jaraĝa) en Buchlovice |
Lingvoj | ĉeĥa |
Loĝloko | Ĉeĥio |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario Aŭstra imperio |
Alma mater | Universitato de Karolo |
Familio | |
Patro | Prosper Anton Graf Berchtold (en) |
Okupo | |
Okupo | botanikisto kuracisto briofitologo filikisto vojaĝisto |
Grafo Friedrich Carl Eugen Vsemir von BERCHTOLD, barono von Ungarschitz (en ĉeĥa: Bedřich Karel Eugen Všemír Berchtold hrabě z Uherčic) (25a de oktobro 1781 – 3a de aprilo 1876), estis German-parolanta bohemia kuracisto kaj botanikisto devena el Aŭstrio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Berchtold naskiĝis en Stráž nad Nežárkou (germane Platz an der Naser) (nune en Distrikto Jindřichův Hradec), en la Aŭstria Imperio.
Li gradiĝis el medicina altlernejo en 1804, post kio li praktikis medicinon kaj dediĉis multon de sia tempo al botaniko kaj al natura historio. Li finfine abandonis la regulan medicinan praktikon kaj veturis tra Eŭropo, Mezoriento kaj Brazilo. Li kunaŭtoris kelkajn esplorartikolojn kun la botanikistoj fratoj Carl Borivoj Presl kaj Jan Svatopluk Presl, kiel grava taksonomia verko, O Prirozenosti Rostlin.[1]
Arda proponanto por la ĉeĥa nacia revivado, Berchtold partoprenis en la establado de la Praga Nacia Muzeo. Li mortis en 1876 en Buchlau (nune Buchlovice), Moravio (nune parto de la Ĉeĥa Respubliko).
La genro Berchtoldia C.Presl (sin. Chaetium Nees) estis nomita liahonore.
Kelkaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Berchtold, Friedrich von. (1820) O Prirozenosti Rostlin. Prague: Krala Wiljma Endersa.
- Berchtold, Friedrich von. (1820–1835) O Prirozenosti Rostlin aneb rostlinář. Prague: Jos Krause.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Stafleu, Frans A.; Cowan, Richard S. (1976–1988). Taxonomic literature: a selective guide to botanical publications and collections with dates, commentaries and types: Taxon. Lit., ed. 2 (TL2) (2a eld.). Utrecht: Bohn, Scheltema & Holkema. ISBN 90 313 0224 4. v.1 A–G 1976 Berchtold, Friedrich pp. 182–184.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parta listo de artikoloj de Berchtold - en WorldCat
- Berchtold biografio Arkivigite je 2011-04-02 per la retarkivo Wayback Machine en Ĉeĥa Radio