Gödöllő
Gödöllő | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 2100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 32 524 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 525 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 36′ N, 19° 22′ O (mapo)47.619.366666666667Koordinatoj: 47° 36′ N, 19° 22′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 207 m [+] | ||||
Areo | 61,98 km² (6 198 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Gödöllő [+] | |||||
Gödöllő [godolO] estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Gödöllő, kies centro ĝi estas. Máriabesnyő estas ekstera parto de Gödöllő.
Gödöllő
[redakti | redakti fonton]Gödöllő situas ĉe mildaj deklivoj, laŭ fervojo kaj ĉefvojo Budapeŝto-Miskolc, aŭtoŝoseo M3 preteriras, fine tie finiĝas interloka tramo el Budapeŝto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo dum la turka erao senhomiĝis. Poste Antal Grassalkovich (graŝalkoviĉ) faris tie centron de siaj bienoj. Li estis malriĉa, sed talenta advokato, kiu faris karieron. Lia tasko estis redoni la bienojn al la posteuloj post la 150 jara turka erao. El tio li profitis kaj iĝis unu el la plej riĉaj hungaroj. Li konstruis imponan kastelon. Baldaŭe imperiestro Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) kaj lia edzino Elizabeta uzis ĝin. Poste Miklós Horthy ofte ripozis en la kastelo. Dum la socialisma erao la soveta armeo loĝis tie. La kastelo preskaŭ detruiĝis. Nuntempe parto de la konstruaĵo estas renovigita kaj troviĝas en ĝi muzeo, krome oni aranĝas koncertojn.
La komunumo iĝis opidumo en 1763, en 1884 grandvilaĝo, en 1966 urbo. En 1933 okazis Monda Renkontiĝo de skoltoj. Ekde 1950 Agrara Universitato funkcias.
Apuda iama vilaĝo Máriabesnyő, nun apartenaĵo al Gödöllő estas pilgrimloko.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Sakralaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo Sankta Triunuo (Gödöllő)
- Grek-katolika preĝejo Sankta Kruco (Gödöllő)
- Kalvinana preĝejo (Gödöllő)
- Luterana preĝejo (Gödöllő)
- Kapelo Johano Nepomuka (Gödöllő)
- Kapelo Koro de Jesuo (Gödöllő)
- Kapelo Sankta Spirito kaj Anunciacio (Gödöllő)
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En Gödöllő naskiĝis:
- aktoroj László Földényi kaj Miklós Turek
- biologo Zsolt Szendrő
- József Balogh (filologo)
- futbalisto József Dzurják
- gitaristo Gergő Szávai
- inventisto Dénes Mihály
- kuracisto Miklós Baranyai
- monaĥo Román Rezek
- operkantisto József Mukk
- reĝisoro Kornél Mundruczó
- tradukisto Margit G. Beke
- verkistoj Ambrus Bor kaj Antal Hidas.
- En Gödöllő mortis:
- agronomoj Gábor Almási, Zoltán Barcsák, Bertalan Baskay Tóth, Sándor Héjja (agronomo) kaj István Pacs
- István Mészáros (bestokuracisto)
- Antal Grassalkovich (krongardisto)
- Antal Grassalkovich (ĉambelano)
- ĉefministro Károly Grósz
- juĝisto Gyula Zachár
- János Szabó (kanoniko)
- Lajos Mészáros (pedagogo)
- Sándor Nagy (pentristo)
- verkisto István Katona Szabó.
Esperanto en Gödöllö
[redakti | redakti fonton]En 1981 la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ILEI havis en tiu urbo sian ĉiujaran Konferencon.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Aichach, Germanio (2006)
- Bad Ischl, Aŭstrio (2012)
- Beregszász, Ukrainio (1991)
- Bogor, Indonezio (2009)
- Brandýs nad Labem-Stará Boleslav, Ĉeĥio (2009)
- Miercurea Ciuc, Rumanio (1990)
- Dunajská Streda, Slovakio (1994)
- Forssa, Suomio (1990)
- Gießen, Germanio (1988)
- Laxenburg, Aŭstrio (1997)
- Turnhout, Belgio (1999)
- Valdemoro, Hispanio (2008)
- Wageningen, Nederlando (1992)
- Senta, Serbio (1994)
- Ĝanĝou, Ĉinio (2013)
- Żywiec, Polio (2002)