Saltu al enhavo

Günther Beyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bauhausstraße 18, Vajmaro; iam fotadteĥnika instituto de Beyer

Günther BEYER (naskiĝinta la 1-an de januaro 1888 en Großbrembach, mortinta la 7-an de oktobro 1965 en Vajmaro) estis germana instruisto, fotisto kaj verkisto.

Post trejniĝo instruisto ĉe la porinstruista seminario vajmara li deĵoris de 1910 en Stützerbach. Tio daŭris ĝis la eksplodo de la Unua mondmilito. La fotadan arton li mem lernis al si.[1] En 1920 translokiĝis li Vajmaron kaj studis arthistorion inter 1920 kaj 1924 ĉe la universitato de Jena. En la domo ĉe Bauhausstraße 18 fondis li en 1924 la firmaon "Beyers Wissenschaftliches Institut für Projektionsfotografie" kiu funkciis ĝis 1932 antaŭ oli iri al Arnstadt. Tie li instruistis inter 1932 kaj 1934 kaj samtempe gvidis la bildinstruilan servadon. De 1934 ĝis 1945 li Vajmare estis la Landan bildinstruilan servadon (Landesbildstelle Weimar).

Post reveno el la Dua mondmilito li estis de 1946 liberprofesia fotografiisto kaj tenadis atelieron sian en la domo ĉe Bodelschwingstraße 68. Liaj fotoj troviĝas en multaj bildlibregoj.[2] La libroj kun multaj eldonoj ne nur pri Vajmaro/Turingio temis. Rilate Vajmaron li ankaŭ fote dokumentis la damaĝojn post bombadoj fare de la Aliancanoj. [3][4]

Fotojn ankaŭ en pli modernaj libroj reproduktiĝis, ekz. en 2012 en kulturhistoria libro de Annette Seemann.[5] Similo validas por verko de Huschke/Vulpius.[6]

Kelkaj fotoj porĉiamigas ne plu ekzistantajn objektojn (ekz. la puton Schloßgassenbrunnen). Ja oni ne tute malrajtas nomi Beyer pli dokumentadan ol artistan fotiston.[7]

La entreprenon de Günther Beyer transprenis triageneracie Constantin Beyer (* 1986).[8]

Verkoj kun fotoj de Beyer (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Piana, Theo: Weimar, 13-a eldono, Aufbau-Verlag, Berlin-Weimar 1975.
  • Piltz, Georg: Sanssouci, Seemann VEB, Leipzig 1965 (nova represo de 1963)
  • Beyer, Günther: Eisenach und die Wartburg, tria eldono, Volksverlag, Weimar 1963
  • Beyer, Günther: Stuttgart, Verlag f. Volks- u. Heimatkunde W. Stein, Weimar [1930]
  • Beyer, Günther: Die deutsche Saar, Verlag f. Volks- u. Heimatkunde W. Stein, Weimar [1929]
  • Beyer, Günther: Rheinfahrt, Verlag f. Volks- u. Heimatkunde W. Stein, Weimar [1929]
  • Beyer, Günther: Thüringen, Verlag f. Volks- u. Heimatkunde W. Stein, Weimar [1929]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Räume für Sammlungen. Fotografien der Lichtbildner-Familie Beyer"[rompita ligilo]
  2. Art. "Beyer, Günther", ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, ISBN 978-3-7400-0807-9, p. 41–42.
  3. https://www.portalkunstgeschichte.de/meldung/bilder_der_zerstoerung__weimar_1-7020.html
  4. https://schwarzaufweiss.buchenwald.de/Blick-von-Aussen.html
  5. Annette Seemann: Weimar. Eine Kulturgeschichte, Beck Verlag, München 2012, p. 322 ss. ISBN 978-3-406-63030-9
  6. Wolfgang Huschke und Wolfgang Vulpius: Park um Weimar. Ein Buch von Dichtung und Gartenkunst, Weimar 1958.
  7. Weimar 1945: ein historisches Protokoll, eldonis Stadtmuseum Weimar, Weimar 1997, p. 25 kaj p. 242-243
  8. Lavinia Meier-Ewert: "Fotografenfamilie Beyer aus Weimar." - Ĉe: TA, 8.3.2014
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy