Gvalior
Gvalior | |
metropolo | |
|
|
Lando | Barato |
---|---|
Ŝtato | Madja-Pradeŝo |
Konata loko | Fortikaĵo de Gvalior |
Situo | Gvalior |
- alteco | 196 m s. m. |
- koordinatoj | 26° 08′ 00″ N 78° 06′ 00″ O / 26.13333 °N, 78.10000 °O (mapo) |
Areo | 286,0 km² (28 600 ha) |
Loĝantaro | 901 342 (2010) |
Denseco | 3 151,55 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1196 |
Horzono | UTC + 5:30 |
Poŝtkodo | 474001 |
Telefona antaŭkodo | 751 |
Aŭtokodoj | MP-07 |
Situo enkadre de Barato
| |
Vikimedia Komunejo: Gwalior | |
Retpaĝo: gwalior | |
Portalo pri Barato |
Gvalior (hinde ग्वालियर) estas metropolo kaj universitata urbo en Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo.
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 1 069 276 loĝantoj sur areo de 604 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 770 loĝantoj/km².
Geografio
[redakti | redakti fonton]Gvalior situas en interno de la lando. Morena troviĝas 36, Bhind 72, Ĝansi 94, Ŝivpuri 102, Oraj 160, tutlanda ĉefurbo Delhio 285 (voje 319), subŝtata ĉefurbo Bopalo 338, Mumbajo 975, Kolkato 1108 kilometrojn (aere) [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri tiu loko en 1196. En loko de Gvalior estis iam ankaŭ urbo „Laskar”, kiu inter 1750-1818 estis ĉefurbo de loka regno. Dum dominado de britoj ekde 1780 Gvalior estis ĉefurbo de subŝtato same nomata Gvalior. La 1 | junio | 1858, la sipajoj konkeris la fortikaĵon. La lastaj sipajaj ribeluloj estis malvenkitaj tie la 20-an de junio 1858. Inter 1950-1956 ĝi estis ĉefurbo de Madja-Pradeŝo.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Gvalior havas bonajn flughavenon, aŭtovojojn kaj stacidomon. Ankaŭ et-ŝpuraj trajnoj trafikas. En la urbo rikiŝoj kaj iom da aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Gvalior havas subtropikan klimaton kun varmaj someroj de marto ĝis julio. Poste musono sekvas ĝis oktobro, fine seka vintro daŭras ĝis februaro. La temperaturo varias inter 7-40 °C. Jare pluvas po 970 mm.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- impona fortikaĵo sur monteto, populare nomita la Ĝibraltaro de Hindio, prezentanta ĉinan influon sur hinda arkitekturo, kiam ĉinaj drakoj estis kreitaj ĉe la glavtenilo de la kolonoj
- maŭzoleo de la 16-a jarcento
- impona palaco Jai Vilas, kiel la hinda Versailles
- templo nomata Teli-Ka Mandir
Famuloj
[redakti | redakti fonton]en 1924 tie naskiĝis ĉefministro Atal Behari Vajpayee
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans