Iĵirako (luno)
Aspekto
Iĵirako | |
Natura satelito de Saturno (XXII[1]) | |
satelito de Saturno • neregula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Saturno XXII |
Aliaj nomoj | S/2000 S 6 vd |
Nomita laŭ | Ijiraq vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Brett J. Gladman[1] |
Dato de malkovro | 23-a de septembro 2000[1] |
Loko de malkovro | Mauna Kea[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 11 124 000 km[2] |
Discentreco | 0,3163 |
Klinangulo | 46,4447° (rilate al la ekliptiko) |
Periodo | 451,4 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 12 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
? ? ? ? |
Rotacia periodo | ? |
Aksa kliniteco | ? |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca premo | ? |
Surfaca temperaturo | ? |
Albedo Geometria albedo |
0,04 0,04 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 22,6 |
Iĵirako estas neregula satelito de Saturno, ano de la inuita grupo.
Ĝi estis malkovrita de teamo estrita de Brett J. Gladman kay John J. Kavelaars[3]. Ĝi ricevis la maldaŭran nomon S/2000 S 6.
Ecoj
[redakti | redakti fonton]Ĝia koloro estas pli ruĝa ol tiu de Siarnako, de Paliako aŭ Kiviuko[4]. Ĝia ruĝeco kaj ĝia infraruĝa spekto memorigas tiujn de transneptunaj objektoj kiel Sedno.
Ĝia orbito estas proksima al tiu de Kiviuko. Oni supozas ke la du satelitoj travivas resonancon de Kozai, tio estas, ke la inklino kaj discentreco de iliaj orbitoj periode interŝanĝas.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi ricevis la nomon de Iĵirako[5], infantimigulo de la inuita mitologio. Tia nomo estis proponita de Kavelaars, astronomo en la Universitato McMaster, por liberiĝi el la etnocentrisma helena mitologio.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ Planetary Satellite Mean Orbital Parameters (averaĝaj satelitorbitparametroj) (angle)
- ↑ IAUC 7521: S/2000 S 5, S/2000 S 6 (angle)
- ↑ A deeper look at the colors of the Saturnian irregular satellites (Serioza rigardo al la koloroj de la neregulaj saturnaj satelitoj) (angle)
- ↑ IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- pole Iĵirako, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"[rompita ligilo]
- angle Iĵirako (angla versio) Arkivigite je 2014-04-28 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Notoj pri proksimaj renkontoj de saturnaj satelitoj Ijirako kaj Kiviuko
- angle Iĵirako el "Cassini-misio ekvinoksa" Arkivigite je 2010-02-15 per la retarkivo Wayback Machine
- france Kiviuko kaj Iĵirako el la paĝaro de Jean-Michel
- france La malgrandaj Saturnaj satelitoj (el "Planète Astronomie") Arkivigite je 2010-04-19 per la retarkivo Wayback Machine
- germane La neregulaj saturnlunoj (el "Projekto Luno")
|