István Levente Garai
István Levente Garai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de junio 1955 en Berettyóújfalu |
Morto | 25-an de decembro 2018 (63-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged (–1979) Universitato Corvinus de Budapeŝto (–1998) |
Okupo | |
Okupo | politikisto internisto kuracisto sporta medicinisto |
István Levente Garai [iŝtvAn], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Garai István Levente estis hungara kuracisto, internisto, politikisto kaj parlamentano.
István Levente Garai[1] naskiĝis la 15-an de junio 1955 en Berettyóújfalu, li mortis la 25-an de decembro 2018 en Szeged.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Levente Garai frekventis bazlernejon en Szank, li maturiĝis en gimnazio en 1973 en Kiskunfélegyháza, poste li akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato Albert Szent-Györgyi en 1979. Post la diplomo li laboris en hospitalo de Kiskunfélegyháza. Li akiris licencojn pri internaj malsanoj en 1985, pri sportaj malsanoj en 1992, pliajn diplomojn en Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1998 kaj 2009, en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 2004.
Ekde 1990 li komencis politikadi en municipo de Kiskunfélegyháza, li estis parlamenta deputito inter 1994-1998 kaj 2004-2014. Li edziĝis en 1982, lia edzino naskis filon kaj filinon en 1973 en alia geedziĝo. Li ricevis premiojn inter 1985-2011.
Lia libro
[redakti | redakti fonton]- Mitgyógyít a busa?