István Mártonfi
Aspekto
István Mártonfi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de aprilo 1895 en Gherla |
Morto | 19-an de septembro 1966 (71-jaraĝa) en Șimleu Silvaniei |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
MÁRTONFI István (ma:rtonfi) estis hungara kuracisto naskita en Szamosújvár la 23-an de aprilo 1895 kaj mortinta en Șimleu Silvaniei la 19-a de septembro 1966. Li estis la pli aĝa frato de László Mártonfi.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Mártonfi István diplomiĝis en la Universitato Ferenc József (1919). Li malfermis privatkabineton en Șimleu Silvaniei, pli poste li estis kuracisto de malsanulejo. Li redaktis la spritaĵgazeton Keserű Lapu (1921-22). Li estis direktoro-ĉefkuracisto de la loka malsanulejo (1940-46), ano de la redakcio de fakrevuo Medicul Nou – Új Orvos (1947).