Jean-Jacques Goldman
Aspekto
Jean-Jacques Goldman | |
---|---|
Jean-Jacques Goldman koncertas en Zénith (Parizo), en majo de 2002
| |
Bazaj informoj | |
Naskiĝo | 11-an de oktobro 1951 (73-jaraĝa) en Parizo, Francio |
Edz(in)o | Catherine Morlet • Nathalie Thu Hương-Lagier |
Deveno | Francio |
Ĝenroj | Pop-muziko |
Instrumentoj | Gitaro Piano Buŝharmoniko Udo Fluto Violono |
Aktivaj jaroj | 1966 ĝis nun |
Retejo | jjgoldman.net |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | JJG |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | EDHEC Business School (1970–1973) lycée François-Villon (fr) (1966–1969) collège Haut Mesnil de Montrouge (fr) |
Familio | |
Patro | Alter Mojze Goldman (en) |
Patrino | Ruth Ambrunn (en) |
Frat(in)oj | Pierre Goldman (mul) , Robert Goldman (mul) kaj Evelyne Goldman (en) |
Edz(in)o | Nathalie Thu Hương-Lagier (mul) (2001–) Catherine Morlet (mul) (1975–1997) |
Infanoj | Michael Goldman (mul) ( Catherine Morlet (mul) ) Caroline Goldman (mul) ( Catherine Morlet (mul) ) Nina Honoré Goldman (mul) ( Catherine Morlet (mul) ) |
Okupo | |
Okupo | komponisto gitaristo diskografa artisto kantaŭtoro kantoverkisto pianisto kantisto kasisto |
Verkoj | Laura À nos actes manqués J'irai où tu iras Je te donne Quand la musique est bonne |
Jean-Jacques Goldman (ʒɑ̃ ʒak ɡɔldman) estas franca kantaŭtoro kaj komponisto naskiĝinta la 11-an de oktobro 1951 en Parizo. Li partoprenis en la muzika grupo Taï Phong kaj la triopo Fredericks Goldman Jones, sed estas fama ankaŭ pro sia unuopa kariero.
Li komponas siajn kantojn, sed ankaŭ kantojn por multe da aliaj kantistoj, ekzemple Céline Dion kaj Johnny Hallyday. Li komponis ankaŭ muzikojn de filmoj kaj televidaj elsendoj. Li multe partoprenas en homhelpaj organizaĵoj kiel la Restoracioj de l' koro.
Li studentiĝis ĉe EDHEC Business School[1].
Inter 2013 kaj 2022 li ĉiujare estis elektata kiel "la famulo plej ŝatata de la francoj" laŭ opinsondado, malgraŭ lia ĉesinta kariero kaj lia evitemo al amaskomunikiloj.
Diskaro
[redakti | redakti fonton]En la grupo Taï Phong
[redakti | redakti fonton]- Taï Phong (1975)
- Windows (1976)
- Last Flight (1979)
- Fed Up (1979)
En la triopo Fredericks Goldman Jones
[redakti | redakti fonton]- Fredericks Goldman Jones (1990)
- Sur scène (en public) (1992)
- Rouge (1993)
- Du New Morning au Zénith (en publiko) (1995)
- Pluriel 90/96 (kompilaĵo) (2000)
Unuopa kariero
[redakti | redakti fonton]Albumoj en studio
[redakti | redakti fonton]- 1981 : Démodé
- 1982 : Minoritaire
- 1984 : Positif
- 1985 : Non homologué
- 1987 : Entre gris clair et gris foncé
- 1997 : En passant
- 2001 : Chansons pour les pieds
Albumoj en publiko
[redakti | redakti fonton]- 1986 : En public
- 1989 : Traces
- 1999 : Tournée 1998 en passant
- 2001 : Un tour ensemble
Kompilaĵoj
[redakti | redakti fonton]- 1991 : L'Intégrale 81/91
- 1996 : Singulier 81/89
- 2000 : L'Intégrale 90/00
- 2008 : La Collection 81–89
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ franceJean-Jacques GOLDMAN Arkivigite je 2016-05-17 per la retarkivo Wayback Machine