Johnny Logan
Johnny Logan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de majo 1954 (70-jaraĝa) en la urbeto Frankston en la metropola teritorio Melburno, Viktorio, Aŭstralio |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Ashbourne |
Ŝtataneco | Irlando |
Infanoj | 4 |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro komponisto kantisto |
TTT | |
Retejo | http://www.johnnylogan.com/ |
Johnny Logan, naskonome Seán Patrick Michael Sherrard O'Hagan, estas irlanda kantisto. Li naskiĝis la 13-an de majo 1954 en la urbeto Frankston en la metropola teritorio Melburno, Viktorio, Aŭstralio, do nun estas 70-jaraĝa. Interalie li reprezentis Irlandon en la Eŭrovido-Kantokonkurso 1980, okazinta la 19-an de aprilo 1980 en Hago (Nederlando) kaj gajnis la unuan lokon: la melodie tre facile memorebla kanto What’s another year? - «Kio estas alia jaro?» - atingis 143 poentojn.
Denove li partoprenis la Eŭrovido-Kantokonkurson 1987 okazinta la 9-an de majo 1987 en Bruselo (Belgio) - Unuan fojon en la historio artisto gajnis duan fojon: Sep jarojn post sia venko en 1980 por Irlando Johnny Logan gajnis denove, ĉi tiun fojon kun Hold me now ("Tenu min nun") kaj estis tiele kortuŝita ke poste li ne povis plu kanti.