En vilaĝo Křelov estas paroĥa preĝejo de sankta Egidio kaj fiŝlago. Křelov havas propran lernejon, infanĝardenon, sokoldomon, paroĥon, bibliotekon, poŝton kaj tri vendejojn. En vilaĝo Břuchotín estas en vilaĝplaco kapelo de La plej sankta Triunuo el la jaro 1773. Trafika atingebleco estas sekurigita per aŭtobusoj.
Vilaĝo Břuchotín fariĝis en la jaro 1961 konsisto de municipo Křelov, ekde la 1-a de julio 1975 ĝis la 31-a decembro 1994 ambaŭ vilaĝoj estis konsisto de urbo Olomouc kaj poste surbaze de referendumo ili komune memstarĝis sub la nomo Křelov-Břuchotín.