Komitato Unio kaj Progreso
Komitato Unio kaj Progreso | ||
---|---|---|
partio politika organizaĵo | ||
Komenco | 1889 vd | |
Fino | 1918 vd | |
Lando(j) | Otomana Imperio vd | |
Sidejo | Istanbulo | |
Ideologio |
tut-tjurkismo • turka naciismo • Ottomanism • konstitucia monarkio • Tut-Islamismo • progresismo • sekulareco | |
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Mithat Şükrü Bleda (en) vd | |
La Komitato Unio kaj Progreso (turke İttihat ve Terakki Cemiyeti) komenciĝis kiam sekreta societo establiĝis kiel "Komitato de Otomana Unio" en 1889 de la medicinaj studentoj Ibrahim Temo, Abdullah Cevdet, Ishak Sükuti kaj Hüseyinzade Ali. Ĝi iĝis politika organizo, establita de Bahaeddin Sakir inter la Junaj Turkoj en 1906, dum la periodo de la disiĝo de la Otomana Imperio kiu aranĝis la Armenan genocidon. La Komitato funkciis 1908 kaj 1918. Ĉe la fino de la Unua Mondmilito la plej multaj el ĝiaj membroj estis juĝitaj antaŭ la sultano Mehmed la 6-a kaj malliberigitaj. Kelkaj el la membroj de la organizo estis mortigitaj en Turkio dum la "provita atenco kontraŭ Atatürk" en 1926. Membroj kiuj pluvivis daŭrigis tie politikajn karierojn en Turkio kiel membroj de la Respublikana Popola Partio kaj aliaj partioj ankaŭ.