Saltu al enhavo

Lestadianismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lestadianismo
Laestadius predikas al sameoj
Laestadius predikas al sameoj
Kristana reviviĝo Redakti la valoron en Wikidata
luteranismo
vdr

Lestadianismo (svede læstadianism, finne lestadiolaisuus) estas konservativa movado de kristana reviviĝo ene de la luterana eklezio, nomata laŭ Lars Levi Læstadius (1800–1861), kiu estis pastro en la paroĥoj de Pajala kaj Karesuando. Baldaŭ ĝi vastigis speciale al Finnlando. Ĝi estas difinata luterana grupo. Tamen multaj ĝiaj instruoj, ekzemple pri bapto, eŭkaristio kaj absolvo, malsimilas tre multe el tipa luteranismo.

En Finnlando lestadianismo, speciale konservativa lestadianismo, estas iom pensata krom kiel religio ankaŭ kiel subkulturo, kiu inkludas ekzemple multinfanajn familiojn, sentelevidilajn hejmojn, eviti plejparton de la muziko kaj kontraŭon al fumo de tabako.

Historio

La pento-predikoj de Laestadius kaŭzis movadon kiu rapide disvastiĝis tra la regiono Norda Kaloto. Interalie inter sameoj multaj ŝanĝis sian vivkonduton kaj malpliigis sian alkoholismon. Pli poste ĝi disvastiĝis ankaŭ al Nordameriko. Plej granda ĝi estas en Finnlando. Post la morto de Læstadius, lia amiko Johan (en finna Juhani) Raattamaa fariĝis gvidanto de la movado. Post lia morto en 1899 la movado dissplitiĝis en plurajn branĉojn.

En Norvegio kaj Nordameriko dominas la okcidenta lestadianismo (svede västlæstadianism, finne esikoislestadiolaisuus, ankaŭ nomataj "unuenaskitaj lestadianoj"), en Svedio (kaj inter svedlingvaj lestadianoj en Finnlando) la orienta lestadianismo (svede östlæstadianism, finne rauhansanalaisuus, ankaŭ nomataj "lestadianoj de la vorto de paco"). En Finnlando dominas la konservativa lestadianismo (svede gammallæstadianism, finne vanhoillislestadiolaisuus), kiu estas la plej granda branĉo, kun pli ol 100 000 anoj tutmonde.

En Finnlando kadre de la 1960-aj jaroj ankoraŭ apartiĝis de la konservativa lestadionismo la branĉo Elämänsanalaisuus (finna signifo laŭvorte "provizo de vivaj vortoj"). Multaj pastroj de konservativa lestadianismo kiel Kaarlo Leinonen movis tiam al Elämänsanalaisuus.

Bapto

Unu escepta penso en lestadionismo estas, ke ĉiuj infanoj naskiĝas en kristana kredo. Tamen en lestadianismo estas uzata bapto de infano, sed pleje en lestadianismo, alimaniere ol en plejparto el aliaj infanaj baptaj grupoj, ne estas pensata, ke infano ricevus kredon en bapto. Anstataŭe normale en lestadianismo estas kredata, ke infanoj naskiĝas en kristana kredo kaj oni devas bapti la infanojn, ĉar la infanoj jam kredas aŭtomate.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy