Letenye
Letenye | ||
---|---|---|
Flago | Blazono | |
Hungaria urbo, limurbo [+] | ||
Koordinatoj | 46° 26′ N, 16° 43′ O (mapo)46.43361111111116.722222222222Koordinatoj: 46° 26′ N, 16° 43′ O (mapo) [+] | |
Akvokolektejo | 41,74 km² (4 174 ha) [+] | |
Areo | 42 km² (4 200 ha) | |
Loĝantaro | 4 157 | |
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | |
Poŝtkodo | 8868 | |
Telefona antaŭkodo | 93 | |
Letenye | ||
Vikimedia Komunejo: Letenye [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Letenye [letenje] estas urbo kun titolo vinvilaĝo kaj signifa limpasejo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Letenye, kies centro estas. La loknomo devenas el la slava leto (=somero).
Situo
[redakti | redakti fonton]Letenye situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Muro (rivero), laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Adriatiko. Aŭtoŝoseo M7 preteriras. Nova ponto tra la rivero nomiĝis pri Miklós Zrínyi (heroo), heroo de ambaŭ landoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio devenis el 1341. La komunumo ricevis rangon foirurbo en 1367, en 1498 kampurbo. La turkoj kelkfoje detruis la urbeton. Inter 1871-1971 ĝi estis distriktejo kaj ekde 1989 urbo. En 1920 la komunumo trovis sin ĉe la nova landlimo kaj iĝis limpasejo.
En la urbo funkcias aŭtonomioj de kroatoj, germanoj kaj ciganoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- iama gastejo, nun hotelo
- romkatolika Preĝejo de Sankta Triunuo (Letenye)
- Kastelo de Letenye
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Letenye naskiĝis:
- arkivisto Zsuzsanna Mikó
- biologo Miklós Olgyay
- literaturhistoriisto István Lukács
- pentristoj József Ferkovics kaj Kata Kalivoda
- ŝlagrokantisto Feró Nagy.
En Letenye mortis:
- literaturhistoriisto János Győry
- Árpád Balogh (teatrestro).
Famaj nomportantoj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Prinzersdorf, Aŭstrio, (1992)
- Conselice, Italio, (2002)
- Prelog, Kroatio, (2005)
- Ludbreg, Kroatio, (2013)
-
Katolika preĝejo
-
Biblioteko
-
Ĉefvojo