Lillebonne
Lillebonne | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Normandio | ||||
Departemento | Seine-Maritime | ||||
Arondismento | Le Havre | ||||
Kantono | Bolbec | ||||
| |||||
INSEE kodo | 76384 [+] | ||||
Poŝtkodo | 76170 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 8 708 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 594 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 49° 31′ N, 0° 32′ O (mapo)49.5208333333330.53749999999999Koordinatoj: 49° 31′ N, 0° 32′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 0 m [+] | ||||
Areo | 14,66 km² (1 466 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Lillebonne [+] | |||||
Lillebonne - prononco laŭ sistemo IFA [lilbˈɔn] - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Seine-Maritime - jen france, prononco [sɛn maʁitim] aŭskulti, borde de la Manika Markolo - kaj en la regiono Normandio (france Normandie [normãdi]). Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 8 708 loĝantoj sur areo de 14,66 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 594 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Le Havre kaj al la kantono Bolbec.
La teritorio havas komunan limon kun Quillebeuf-sur-Seine, La Frénaye, Gruchet-le-Valasse, Lintot, Port-Jérôme-sur-Seine, Saint-Antoine-la-Forêt, Saint-Jean-de-Folleville kaj La Trinité-du-Mont. La komunuma centro situas 4 kilometrojn norde de la rivero Seine, 30 kilometrojn oriente de la urbocentro de Le Havre kaj de la bordo de la Atlantika Oceano.
En Lillebonne naskiĝis la esperantistino Jacqueline Trésorier (1919-1996). Esperantistino kaj UEA-membro dum pli ol 50 jaroj, ŝi 25 jarojn estis vicdelegito kaj delegito en Nevers (Francio), kaj esperantistigis ankaŭ siajn gefilojn: ŝia filo Claude estas delegito de UEA en Göttingen (Germanio). En 1951 por la aĉeto de kastelo Greziljono, ŝi interkonsentas kun Henri Micard pruntedoni 250 000 FRF, t.e. sian tutan ŝparitan monon kiun ŝi havis kun sia edzo por aĉeti domon. Dum la du unuaj jaroj ŝi estis samtempe kasistino de kastelo Greziljono kaj de la franclingva sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), nomata Groupement des Enseignants d'Espéranto (GEE, grupiĝo de instruistoj de Esperanto). Ŝi demisiis por ke oni ne akuzu ŝin esti tro enplektita en ambaù institucioj. Ŝi kunlaboris en Greziljono ĉefe dum la komenco (1951-1961), post familiaj kaj sana problemoj revenis dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj.
Elstaruloj
[redakti | redakti fonton]- Annie Ernaux, verkistino kaj nobel-premiitino pri literaturo (2022)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]