Lipecka provinco
Subjekto de Rusia federacio | |
Lipecka provinco
Липецкая область | |
Flago | Blazono |
provinco de Rusio | |
---|---|
Administrado | |
Federacia regiono | Centra federacia regiono |
Administra centro | Lipeck |
Guberniestro | Igor Artamonov (ekde ) |
Fondita | 6-a de januaro 1954 |
Demografio | |
Loĝantaro | 1 173 513 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010)[1] |
Loĝdenso | 49 loĝ./km² |
Oficiala lingvo | rusa |
Etnoj | rusoj (95,8 %) ukrainoj (1,1 %) (Stato: 2002)[2] |
Geografio | |
Areo | 24 047 km²[3] |
Pliaj informoj | |
Horzono | UTC+3 |
Poŝtkodoj | 398000–399999 |
Aŭtokodoj | 48 |
OKATO | 42 |
ISO 3166-2 | RU-LIP |
Retpaĝaro | www.admlr.lipetsk.ru |
Lipecka provinco (ruse Липецкая область) estas provinco en meza eŭropa parto de Rusio. La provinco etendiĝas sur deklivoj kaj ebenaĵo. La plej malalta punkto estas 90 m, la plej alta ĉirkaŭe 260 m. Laŭ la stato de 2016 en la provinco vivis 1 156 055 loĝantoj sur areo de 24 100 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 48 loĝantoj/km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La provinco en 1954 formiĝis (pli frue la tereno apartenis al la najbaraj provincoj). Slavoj loĝadis tie ekde la 9-a jarcento. En la 13-a jarcento invado de la tataroj okazis. En la 16-a jarcento la provinco estis limgarda zono de rusoj.
Ekde 2006 en la provinco funkcias 331 municipoj (2 urbegaj municipoj, 18 distrikta municipo, 6 urbaj municipoj, 305 vilaĝaj municipoj).
La plej gravaj urboj (en mil) estas: Lipeck 503 (maŝinindustrio); Jelec 115 (industriejo); Grjazi 47; Dankov 23; Lebedjanj 22; Ĉapligin 13.
Aliaj lokoj
[redakti | redakti fonton]Volovo (ruse Волово) - estas vilaĝo kaj administracia centro de la regiono Volovski en la provinco Lipeck.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2010 goda. Tom 1. Čislennostʹ i razmeščenie naselenija (rezultoj de la tutrusia censo 2010. Volumo 1. Nombro kaj disigo de la loĝantaro). Tabeloj 5, p. 12–209; 11, p. 312–979 (elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusa federacio)
- ↑ Naselenie po nacional'nosti i vladeniju russkim jazykom po sub"ektam Rossijskoj Federacii (ruse) (XLS). Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2002 goda. Alirita 2011-11-01 .
- ↑ Administrativno-territorialjnoe delenie po subjektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Ĉefurbo: Moskvo
Belgoroda provinco | Brjanska provinco | Ivanova provinco | Jaroslavla provinco | Kaluga provinco | Kostroma provinco | Kurska provinco | Lipecka provinco | Moskva provinco | Moskvo | Orjola provinco | Rjazanja provinco | Smolenska provinco | Tambova provinco | Tula provinco | Tverja provinco | Vladimira provinco | Voroneĵa provinco