Mahavira
Mahavira | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | nekonata en Kundalpur, Vriĝio |
Morto | en Pawapuri, Magadho, Vriĝio |
Lingvoj | sanskrito |
Ŝtataneco | Videha (en) |
Familio | |
Patro | Siddhartha (en) |
Patrino | Trishala (en) |
Okupo | |
Okupo | filozofo monaĥo spiritual teacher (en) |
Mahavira (Mahāvīra, esperantigeble kiel Mahaviro), ankaŭ konata kiel Vardhamāna (esperantigeble kiel Vard(h)amano), estis la dudek-kvara kaj lasta ĝajna Tirthankara (Instruinta Dio, aŭ laŭvorte: River-transiriganto). Mahaviro naskiĝis en reĝa familio en nuna Biharo (Barato), en 599 a. K. Tridek-jaraĝe, li foriris el sia hejmo serĉante spiritan vekiĝon kaj forlasis materiajn aferojn, inkluzive de siaj vestoj, kaj li fariĝis monaĥo. Dum la sekvantaj dek du kaj duona jaroj, Mahaviro intense meditis kaj severe pentis. Post tio li fariĝis kevalī (ĉioscia).
Dum la sekvantaj tridek jaroj, li veturis tra Suda Azio por instrui ĝajnan filozofion. Mahaviro instruis ke necesis observi la votojn ahimsa (ne-perforton), satya (veron), asteya (ne-ŝtelon), brahmacharya (ĉastecon) kaj aparigraha (ne-alligiĝon) por levi la viv-kvaliton. Li instruis la principojn anekantavada (plurismo), syadvada kaj nayavada. La instruojn de Mahaviro kompilis Gautama Swami (lia ĉefa disĉiplo) kaj oni vokis tiujn instruojn (ĝajnaj) Agamoj. Plejparto de tiuj Agamoj ne haveblas hodiaŭ. Ĝajnoj kredas ke Mahaviro atingis moksha (liberiĝon el la ciklo de naskiĝo kaj morto) 72-jaraĝe.
Mahaviron oni ofte nomas la fondinto de ĝajnismo, sed tio li ne estis: la ĝajna tradicio rekonas liajn antaŭulojn kaj lin konsideras kiel la 24-an Tirtankaron.[1] Krom tio, Parshvanatha (la 23-a tirtankaro) estis historia persono.[2][3][4][5]
Nomoj
[redakti | redakti fonton]Laŭ ĝajnaj tekstoj, la infanaĝa nomo de Mahaviro estis Vardhamāna ("la kreskanto"), pro la pliiĝanta prospero en la reĝlando je la tempo de lia naskiĝo.[6] Lin oni nomis Mahavira ("la granda heroo") pro ties kuraĝaj agoj dum lia infanaĝo.[7][8][9][10] Al Mahaviro oni donis la titolon Jīnā (esperantigeble kiel ĝinao, signifo: "la venkinto aŭ konkerinto (enajn malamikojn kiel alligitecon, fieron kaj avarecon)"); tiu titolo poste samsignifis kiel Tirthankara.[11]
Budhismaj tekstoj nomas Mahaviron Nigaṇṭha Jñātaputta.[12] Nigaṇṭha signifas "sen nodo, ligo aŭ ŝnuro", kaj Jñātaputta (filo de Nata) referencas al lia devena klano kiel Jñāta aŭ Naya (Prakrit).[11][13][14] Li estas ankaŭ konata kiel ŝramano (serĉanto).[7]
Vivo
[redakti | redakti fonton]En ĝajnismo, Tirthankara (River-transiriganto aŭ Instruanta Dio) signifas la fondinton de tirtha, do de trairejo tra la maro de senfinaj naskiĝoj kaj mortoj (nomata saṃsāra).[15][16] Laŭ la ĝajnaj tekstoj, dudek kvar Tirtankaroj gracas ĉiun duonon de la kosma tempa ciklo. Mahaviro estis la lasta Tirtankaro de avasarpani (ĉi-tempa malsupreniranta fazo). [17][noto 1] Samantabhadra, fama Digambara monaĥo, kiu vivis en la 2-a jarcento p. K., vokis la tīrtha-on de Mahaviro Sarvodaya (universala suprenigo).[18]
Naskiĝo
[redakti | redakti fonton]Mahaviro estis ano de la gotra (familio) Kashyapa,[7][19] kaj tiu naskiĝis en la reĝa Kŝatrija familio de la reĝo Siddhartha de Kundagrama kaj de la reĝino Trishala (fratino de la reĝo Chetaka de Vaishali),[19] el la dinastio de Ikshvaku.[20] La naskiĝtago estas la dektria tago de la leviĝa luno de Chaitra laŭ la kalendaro Vira Nirvana Samvat, en 599 a. K.;[21][22][23][24] en la Gregoria kalendaro, tiu dato estas en marto aŭ aprilo. Ĝajnoj tion festas kiel Mahavir Jayanti.[25] Laŭtradicie, la naskiĝa loko estas Kundalpur en la antikva urbo de Kashtriya Kund Lachhuar, en la hodiaŭa Sikandra Divido de la distrikto Jamui, en Biharo.[26] Laŭ ĝajnismo, post lia naskiĝo, Indro sur la Monto Meru (centro de la mondo en hinda kosmologio) lin konsekris (abhisheka).[27] Plej multaj modernaj historiistoj konsentas, ke li naskiĝis en Kundagrama, nun Basokund en la distrikto Muzaffarpur[19] en la Bharata ŝtato Biharo. [28]
Laŭ ĝajnaj tradicioj, Mahaviro vivis ekde 599 a. K. ĝis 527 a. K.[22] [29]Laŭ okcidentaj historiistoj, tiu vivis ekde 480 a. K. ĝis 408 a. K.[30] Kelkaj okcidentaj scienculoj sugestas, ke Mahaviro mortis ĉirkaŭ 425 a. K.[31]
Frua vivo
[redakti | redakti fonton]Kiel reĝa filo, Mahaviro disponis ĉiujn luksojn de vivo. Laŭ la dua ĉapitro de la Śvētāmbara teksto Acharanga Sutra, liaj gepatroj estis adeptoj de Parshvanatha kaj laikaj fervoruloj de ĝajnaj asketoj.[5][6] Ĝajnaj tradicioj ne konsentas pri lia edzeca stato;[noto 2] laŭ la Digambara tradicio, la gepatroj de Mahaviro deziris, ke li edziĝu kun Yashoda, sed Mahavira rifuzis tion.[32] Laŭ la Śvētāmbara tradicio, ili lin edzigis al Yashoda dum juna aĝo, kaj Mahaviro havis unu filinon, Priyadarshana.[27][19]
Rezigno
[redakti | redakti fonton]Kiam Mahaviro aĝis je tridek jaroj, tiu forlasis la komfortojn de reĝa vivo kaj lian hejmon kaj familion, por vivi asketan vivon kaj por spirite vekiĝi.[33] Li severe pentis, meditis sub la Aŝoka arbo kaj forĵetis siajn vestojn.[33][8] Estas plendetala priskribo de liaj afliktoj kaj sinhontigoj en la Acharanga Sutra.[34][35] Laŭ Kalpa Sūtra, Mahaviro dum kvardek du jaroj vivis askete en la urboj Astikagrama, Champapuri, Prstichampa, Vaishali, Vanijagrama, Nalanda, Mithila, Bhadrika, Alabhika, Panitabhumi, Shravasti kaj Pawapuri.[36]
Ĉioscio
[redakti | redakti fonton]Post dek du jaroj de rigora pentofarado, je la aĝo de 43 jaroj, Mahaviro atingis la staton de Kevala Jnana (senlima scio), laŭ tradiciaj rakontoj sub Sala arbo.[37][38] La detalojn de ĉi tiu evento mencias ĝajnaj tekstoj kiel Uttar-purāņa kaj Harivamś-purāņa.[39] La Acharanga Sutra priskribas Mahaviron kiel ĉiovidanta. La Sutrakritanga pluigas tiun koncepton kiel ĉioscion kaj provizas detalojn pri aliaj ecoj de Mahaviro.[26] Ĝajnoj kredas ke Mahaviro havis la korpon kun la plej bonaj antaŭkondiĉoj (paramaudārika śarīra) kaj estis libera de dek ok neperfektoj kiam li atingis ĉioscion. [40]
Dum tridek jaroj post la ek-ĉioscio, Mahaviro veturis tra Bharato por instrui sian filozofion. Laŭ la ĝajna tradicio, Mahaviro havis kiel adeptojn 14,000 muni (virajn asketojn), 36,000 aryika (monaĥinojn), 159,000 sravaka (laikojn) kaj 318,000 sravika (laikinojn).[41][42] Kelkaj adeptoj estis reĝoj, ekzemple la reĝo Srenika (popole konata kiel Bimbisara) de Magadho, Kunika de Anga kaj Chetaka de Videha.[36][43]
Moksha (Nirvāṇa)
[redakti | redakti fonton]Ĝajnoj kredas, ke Mahaviro atingis mokŝa-on (liberiĝon el la ciklo de naskiĝo kaj morto, malaperon el la materia mondo) je la aĝo de sepdek du jaroj, kaj ke ties animo estas nun ripozanta en ‘’Siddhashila’’ (en la loĝejo de la liberiĝintaj animoj). Laŭ ĝajnaj tekstoj, Mahaviro atingis nirvana-on (finan elkarceriĝon) ĉe la urbo Pawapuri (nun en Biharo).[22][44] Dum la sama tago, ties ĉefa disĉiplo Gautama Swami atingis ĉioscion. Laŭ la Mahapurana de Jinasena, post la nirvana de Tirtankaroj, ĉielaj estaĵoj faras la enterigajn ritojn. Laŭ la Pravachanasara, Tirtankaroj lasas en la mondo nur la najlojn kaj harojn; la aliaj partoj de la korpo solviĝas en la aero kiel kamforo.[45][46] Hodiaŭ, ĝajna templo nomata Jal Mandir staras ĉe la loko kie laŭkrede Mahaviro atingis mokŝa-on. [47]
Antaŭaj naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]Antaŭajn naskiĝojn de Mahaviro priparolas ĝajnaj tekstoj kiel la Mahapurana kaj la Tri-shashti-shalaka-purusha-charitra. Dum animo travivas nenombreblajn reenkarniĝojn en la transmigra ciklo de saṃsāra (mondo), la naskiĝoj de Tirtankaro estas kalkulitaj ekde kiam tiu determinis la kaŭzojn de karmo kaj evoluigis en si la Ratnatraya-ojn (tri juvelojn: ĝusta fido, ĝusta scio, ĝusta ago). Ĝajnaj tekstoj priparolas dudek ses naskiĝojn de Mahaviro antaŭ ties enkarniĝo kiel Tirtankaro.[36] Laŭ la tekstoj, Mahaviro naskiĝis kiel Marichi, la filo de Bharata Chakravartin, en unu el siaj antaŭaj naskiĝoj.[27]
Instruoj
[redakti | redakti fonton]Ĝajnaj Agamoj
[redakti | redakti fonton]La instruojn de Mahaviro kompilis lia Ganadhara (ĉefa disĉiplo), Gautama Swami. La sanktaj kanonaj libroj havis dek du partojn.[48] Laŭ Vijay K. Jain, "Ĉi tiuj skribaĵoj enhavis la plej ampleksan kaj precizan priskribo de ĉiu lernaĵo kiun scii oni bezonas. La scion en ĉi tiuj skribaĵoj elsendis parole la instruistoj al iliaj disĉiplaj sanktuloj."[48] Laŭ la Digambaroj, Āchārya Bhutabali estis la lasta asketo kiu havis partan scion de la originala kanono. Poste, kelkaj kleraj Āchārya-oj komencis restarigi, kompili kaj skribi la instruojn de Mahaviro, kiuj estas la temo de Agamoj.[49] Sub la gvido de Āchārya Dharasena, en la unua jarcento p. K., du Āchārya-oj, Āchārya Pushpadant kaj Āchārya Bhutabali, tiujn instruojn skribis. La du Āchārya-oj skribis, sur palmaj folioj, Ṣṭkhaṅḍāgama — inter la plej malnovaj konataj Digambaraj tekstoj. Ĝajnaj Agamoj preskribas kvin gravajn vrata-ojn (votojn), kiujn sekvi devas same asketoj kaj dommastroj.[50] Ĉi tiujn etikajn principojn predikis Mahaviro: [51]
- Ahimsa (ne-perforto aŭ ne-vundo): Mahaviro instruis ke ĉiu viva estaĵo mem sanktas kaj dignas kaj ke ĝin oni respektu, same kiel oni volas respekton por onia propra sankteco kaj digno. ‘’Ahimsa’’-n ĝajna doktrino formaligas kiel la unuan kaj plej gravan voton. Laŭ la ĝajna teksto Tattvarthasutra: "Malestigi vivon pro pasio: tio estas vundo/perforto" (7.8).
- Satya (vero): ne mensogi kaj ne diri nelaŭdindaĵojn.[52] Laŭ la ĝajna teksto Sarvārthasiddhi: "kio kaŭzas doloron kaj suferon al vivaĵo, tio ne estas laŭdinda, egale ĉu ĝi referencas al realaj faktoj aŭ ĉu ne".[53]
- Asteya (neŝtelo): oni ne prenu ion ajn ne konvene donitan.
- Brahmacharya (ĉasteco): konstanta kaj neŝancelebla sinreteno pri deziro por voluptaj plezuroj.
- Aparigraha (nealligo): ne-alligo kaj al enaj posedoj (al ŝato, al malŝato) kaj al eksteraj posedoj.
La filozofio de Mahaviro havas ok principojn ĉefajn (leĝon de fido), tri metafizikajn (dravya, Jīva kaj ajiva),[43] kaj kvin etikajn. La celo estas levi la kvaliton de vivo.[54] Mahaviro diris, ke individuo aŭ socio sin retenu por atingi socian pacon, sekurecon kaj iluminitan socion.[55]
Ahiṃsā
[redakti | redakti fonton]Mahaviro predikis ke ahimsa (ne-vundo) estas la supera etika kaj morala virto.[56] Li instruis ke neniu ŝatas doloron kaj sekve oni ne vundu iun ajn vivan estaĵon.[57] Laŭ Mahatma Gandhi:[58][59][60]
|
|
Anekantavada
[redakti | redakti fonton]Alia fundamenta instruo de Mahaviro estis Anekantavada (plurismo kaj multeco de vidpunktoj).[61]
Ĝajna literaturo
[redakti | redakti fonton]Vivpriskriboj
[redakti | redakti fonton]La verko Tiloya-paṇṇatti de Yativṛṣabha priparolas preskaŭ ĉiujn eventojn rilatajn al la vivo de Mahaviro en formo facile memorebla.[62]
La verko Mahapurāna de Acharya Jinasena inkluzivas Ādi purāṇa kaj Uttara-purāṇa. Ĝin kompletigis lia disĉiplo Acharya Gunabhadra en la 8-a jarcento. Uttara-purāṇa priskribas la vivon de Mahaviro en tri parvan (74–76), entute en 1818 versoj.[63]
Vardhamacharitra estas Sanskrita kāvya (poemo) pri la vivo de Mahaviro, skribita de Asaga en 853.[64][65][66]
Kalpa sutra priskribas la vivojn de la Tirtankaroj.
Adora literaturo
[redakti | redakti fonton]- Svayambhustotra de Acharya Samantabhadra estas adoro de la dudek kvar Tirtankaroj. Ok shloka adoras la ecojn de Mahaviro.[67] Jen unu tia ŝloko:[68]
- “Ho Sinjoro Ĝinao ! Via instruo pri esencaj ecoj necesaj por transiri la maron de monda ekzisto (Saṃsāra) regas supere eĉ en ĉi tiu batalanta epoko (Pancham Kaal). Vian instruon adoras ĝisfinaj saĝuloj kiuj senvalorigis la tiel nomatajn diojn famajn en la mondo, kaj kiuj senfortigis la frapon de ĉiuj makuloj.”
- Yuktyanusasana estas poezia verko de Acharya Samantabhadra el sesdek kvar versoj laŭdantaj Mahaviron.[69]
- La verkon Mahaveerashtak Stotra kunmetis la ĝajna poeziisto Bhagchand. [70]
Influo
[redakti | redakti fonton]La instruoj de Mahaviro influis multajn famulojn. Rabindranath Tagore skribis:[58]
|
|
Grava evento estas asociita kun la 2500-a datreveno de la ‘’Nirvana’’ de Mahaviro en 1974. Laŭ Padmanabh Jaini:[71]
|
|
Bildigo
[redakti | redakti fonton]Mahaviron oni kutime prezentas en sida aŭ stara medita pozicio kun la simbolo de leono apude.[72] Ĉiu Tirtankaro havas distingan emblemon ebligantan, ke preĝantoj distingu simil-aspektajn idolojn de la Tirtankaroj.[73] La emblemo de Mahaviro estas leono, kutime skulptita sub la kruroj. Kiel ĉiujn Tirtankarojn, Mahaviron oni prezentas kun Shrivatsa (tio estas speciala simbolo markanta la bruston de Tirtankaro) kaj kun subigitaj okuloj.[74]
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
La plej alta konata (sida) bildo de Mahaviro
-
Kvarflanka skulptaĵo montranta Mahaviron (trovita dum elfosado ĉe Kankali Tila, Mathura)
-
Skulptaĵo de la Tirtankaroj Rishabhanatha (maldekstre) kaj Mahavira (dekstre), British Museum, 11-a jarcento
-
Templa reliefo de Mahaviro, 14-a jarcento
-
Reliefo de Mahavira (Thirakoil, Tamil Nadu)
-
Mahavira statuo en kaverno 32 de Ellora
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Heinrich Zimmer: "La ciklo de tempo kontinue rondiras, laŭ la ĝajnoj. La nunan "malsupreniran" (avasarpini) periodon antaŭis kaj sekvos "suprenira" (utsarpini). La vorto sarpini sugestas la movon de serpento ('sarpin'); ava- signifas "malsupren" kaj ut- signifas "supren"."(Zimmer p. 224)
- ↑ Pri ĉi tio Champat Rai Jain skribis: "El la du versioj de la vivo de Mahaviro — la Ŝvetambara kaj la Digambara— evidentas ke nur unu povas esti vera: Mahaviro aŭ edziĝis aŭ ne edziĝis. Se Mahaviro edziĝis, kial la Digambaroj neus ĝin? Estas absolute neniu kialo por tia neo. La Digambaroj agnoskas ke dek naŭ el la dudek kvar Tirthamkaras edziĝis kaj havis infanojn. Se Mahaviro ankaŭ edziĝis, estus neniu malsamo. Estas do nenia kialo, kial la Digambaras neus tiom simplan okazaĵon. Sed povas esti kialo por la Ŝvetambaroj por fari la aserton: la deziro pri antaŭ-datigi sian propran devenon. Fakte iliaj propraj libroj enhavas klaran refuton de la aserto ke Mahaviro edziĝis. La Samavayanga Sutra (Hyderabad-eldono) sendube deklaras ke dek naŭ Tirtankaroj vivis kiel dommastroj: ĉiuj dudek kvar krom Shri Mahavira, Parashva, Nemi, Mallinath kaj Vaspujya."(Champat Rai Jain 1939, p. 97)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Wiley 2009, p.5-7
- ↑ Zimmer 1953, p. 220
- ↑ von Glasenapp 1999, p. 16-17
- ↑ Sangave 2001, p.128
- ↑ 5,0 5,1 Dundas 2002, p. 30
- ↑ 6,0 6,1 Kailash Chand Jain 1991, p.32
- ↑ 7,0 7,1 7,2 Heehs 2002, p.93
- ↑ 8,0 8,1 von Glasenapp 1999, p. 30
- ↑ von Dehsen 2013, p.121
- ↑ Shanti Lal Jain 1998, p. 50
- ↑ 11,0 11,1 Zimmer 1953, p. 223
- ↑ Winternitz 1993, p. 408
- ↑ von Dehsen 2013, p. 29
- ↑ Kailash Chand Jain 1991, p. 31
- ↑ Zimmer 1953, p.181
- ↑ Champat Rai Jain 1930, p.3
- ↑ Sanghvi, Vir (14-a de septembro 2013). Rude Travel: Down The Sages. Hindustan Times.
- ↑ Jain & Upadhye 2000, p. 54
- ↑ 19,0 19,1 19,2 19,3 von Glasenapp 1999, p. 29
- ↑ Sunavala 1934, p. 52
- ↑ Upinder Singh 2016, p. 313
- ↑ 22,0 22,1 22,2 Zimmer 1953, p. 222
- ↑ Wiley 2004, p. 134
- ↑ Shah, Pravin K.. Lord Mahavira and Jain Religion. Jain Study Center of North Carolina.
- ↑ Gupta & Gupta 2006, p. 1001
- ↑ 26,0 26,1 Dundas 2002, p. 25
- ↑ 27,0 27,1 27,2 Dundas 2002, p. 21
- ↑ Chaudhary, Pranava K. (14-a de oktobro 2003). Row over Mahavira's birthplace. The Times Of India.
- ↑ Jainism: The story of Mahavira (Londono). Victoria and Albert Museum.
- ↑ Taliaferro & Marty 2010, p. 126
- ↑ Dundas2002, p. 24
- ↑ Shanti lal Jain 1998, p. 51
- ↑ 33,0 33,1 Zimmer 1953, p. 224
- ↑ Sen 1999, p. 74
- ↑ Dundas 2002, p. 27
- ↑ 36,0 36,1 36,2 von Glasenapp 1999, p. 327
- ↑ Jain & Upadhye 2000, p. 30
- ↑ von Glasenapp 1999, p. 30 kaj 327
- ↑ Jain & Upadhye 2000, p. 31
- ↑ (13-a de majo 2016) Ācārya Samantabhadra's Ratnakarandaka-śrāvakācāra. Vijay K. Jain, p. 5. ISBN 9788190363990.
- ↑ Heehs 2002, p. 90
- ↑ von Glasenapp 1999, p. 39
- ↑ 43,0 43,1 Caillat & Balbir 2008, p. 88
- ↑ Dundas 2002, p. 22-24
- ↑ von Glasenapp 1999, p. 328
- ↑ Pramansagar 2008, p. 38-39
- ↑ Destinations : Pawapuri. Bihar State Tourism Development Corporation. Arkivita el la originalo je 2015-07-22. Alirita 2016-10-18.
- ↑ 48,0 48,1 Vijay K. Jain 2012, p. xi
- ↑ Vijay K. Jain 2012, p. xii
- ↑ Sangave 2006, p. 67
- ↑ Shah, Umakant Premanand. Mahavira Jaina teacher.
- ↑ Vijay K. Jain 2012, p. 61
- ↑ S. A. Jain 1992, p. 197
- ↑ Chakravarthi 2003, p. 3-22
- ↑ Kailash Chand Jain 1991, p. 16
- ↑ Jain & Jain 2002, p. 13
- ↑ Titze 1998, p. 4
- ↑ 58,0 58,1 Nanda 1997, p. 44
- ↑ Pandey 1998, p. 50.
- ↑ Great Men's view on Jainism. Jainism Literature Center.
- ↑ Jalaj 2011, p. 12
- ↑ Jain & Upadhy 2000, p. 45
- ↑ Jain & Upadhye 2000, p. 46
- ↑ Kailash Chand Jain 1991, p. 59
- ↑ Dundas 2002, p. 19
- ↑ Jain & Upadhye 2000, p. 47
- ↑ Vijay K. Jain 2015, p. 164–169
- ↑ Vijay K. Jain 2015, p. 165
- ↑ Gokulchandra Jain 2015, p. 84
- ↑ Mahaveerashtak Stotra.
- ↑ Jaini 2000, p. 31
- ↑ Shah 1987, p. 192
- ↑ Zimmer 1953, p. 225
- ↑ Melton & Baumann 2010, p. 1553
- ↑ Titze 1998, p. 266.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Caillat, Colette; Balbir, Nalini (1-a de januaro 2008). Jaina Studies (Prakrit). Motilal Banarsidass. ISBN 978-81-208-3247-3.
- Chakravarthi, Ram-Prasad (2003). Non-violence and the other A composite theory of multiplism, heterology and heteronomy drawn from Jainism and Gandhi. Angelaki 8 (3) 3–22. COI:10.1080/0969725032000154359.
- Dundas, Paul ((1992) 2002). The Jainsversio 2-a eldono. Routledge. ISBN 0-415-26605-X.
- Gupta, K.R.; Gupta, Amita (1-a de januaro 2006). Concise Encyclopaedia of India 3. Atlantic Publishers & Dis. ISBN 978-81-269-0639-0.
- Heehs, Peter (2002). Indian Religions: A Historical Reader of Spiritual Expression and Experience. C. Hurst & Co. Publishers. ISBN 978-1-85065-497-1.
- Jain, Champat Rai (1930). Jainism, Christianity and Science (Allahabad). The Indian Press.
- Jain, Champat Rai. The Change of Heart.
- Jain, Dr. Gokulchandra (2015). Samantabhadrabhāratī (Budhānā, Muzaffarnagar)versio 1-a eldono. Achārya Shāntisāgar Chani Smriti Granthmala. ISBN 978-81-90468879.
- Jain, Hiralal; Jain, Dharmachandra (1 January 2002). Jaina Tradition in Indian Thought. ISBN 9788185616841.
- Jain, Hiralal; Upadhye, Adinath Neminath ((1974) 2000). Mahavira, his times and his philosophy of life. Bharatiya Jnanpith.
- Jain, Kailash Chand (1991). Lord Mahāvīra and His Times. Motilal Banarsidass. ISBN 978-81-208-0805-8.
- Jain, Prof. S.A. ((1960) 1992). Reality (English Translation of Srimat Pujyapadacharya's Sarvarthasiddhi)versio 2-a eldono. Jwalamalini Trust.
- Jain, Shanti Lal (1998). ABC of Jainism (Bhopal (M.P.)). Jnanodaya Vidyapeeth. ISBN 81-7628-000-3.
- Jain, Vijay K. (2012). Acharya Amritchandra's Purushartha Siddhyupaya: Realization of the Pure Self, With Hindi and English Translation. Vikalp Printers. ISBN 978-81-903639-4-5.
- Jain, Vijay K. (2015). Acarya Samantabhadra's Svayambhustotra: Adoration of The Twenty-four Tirthankara. Vikalp Printers. ISBN 978-81-903639-7-6.
- Jaini, Padmanabh S. (2000). Collected Papers on Jaina Studies (Delhi). Motilal Banarsidass Publ.. ISBN 81-208-1691-9.
- Jalaj, Dr. Jaykumar (2011). The Basic Thought Of Bhagavan Mahavirversio 10-a eldono. Hindi Granth Karyalay. ISBN 978-81-88769-41-4.
- Melton (ed.), J. Gordon; Baumann (ed.), Martin (2010). Religions of the World: A Comprehensive Encyclopedia of Beliefs and Practices 1: A-Bversio 2-a eldono. ABC-CLIO. ISBN 978-1-59884-204-3.
- Nanda, R. T. (1997). Contemporary Approaches to Value Education in India. Regency Publications. ISBN 978-81-86030-46-2.
- Pandey (1998). Gandhi and 21st Century. ISBN 9788170226727.
- Pramansagar, Muni (2008). Jain Tattvavidya. Bhartiya Gyanpeeth. ISBN 978-81-263-1480-5.
- Sangave, Vilas Adinath (2001). Facets of Jainology: Selected Research Papers on Jain Society, Religion, and Culture (Mumbai). Popular Prakashan. ISBN 978-81-7154-839-2.
- Sangave, Vilas Adinath (2006). Aspects of Jaina religionversio 5-a eldono. Bharatiya Jnanpith. ISBN 81-263-1273-4.
- Sen, Shailendra Nath ((1998) 1999). Ancient Indian History and Civilizationversio 2-a eldono. New Age International. ISBN 81-224-1198-3.
- Shah, Umakant Premanand (1987). Jaina-rūpa-maṇḍana: Jaina iconography. Abhinav Publications. ISBN 81-7017-208-X.
- Singh, Upinder (2016). A History of Ancient and Early Medieval India: From the Stone Age to the 12th Century. Pearson Education. ISBN 978-93-325-6996-6.
- Sunavala, A.J. (1934). Adarsha Sadhu: An Ideal Monkversio Unua papera eldono, 2014. Cambridge University Press. ISBN 978-1-107-62386-6.
- Taliaferro Marty (2010). A dictionary of philosophy of Religion. ISBN 978-1-4411-1197-5.
- Titze, Kurt (1998). Jainism: A Pictorial Guide to the Religion of Non-Violenceversio 2-a eldono. Motilal Banarsidass. ISBN 978-81-208-1534-6.
- von Dehsen, Christian (13 September 2013). Philosophers and Religious Leaders. Routledge. ISBN 978-81-208-1376-2.
- von Glasenapp, Helmuth (1999). Jainism: An Indian Religion of Salvation (Delhi). Motilal Banarsidass. ISBN 81-208-1376-6.
- Wiley, Kristi L. (1-a de januaro 2004). Historical Dictionary of Jainism (Lanham, Maryland). Scarecrow Press. ISBN 0-8108-5051-6.
- Wiley, Kristi L. (2009). The A to Z of Jainism. Scarecrow Press. ISBN 978-0-8108-6821-2.
- Winternitz, Moriz (1993). History of Indian Literature: Buddhist & Jain Literature. Motilal Banarsidass. ISBN 978-81-208-0265-0.
- Zimmer, Heinrich; Joseph Campbell (ed.) ((1952) 1953). Philosophies Of India (Londono, E.C. 4). Routledge & Kegan Paul Ltd. ISBN 978-81-208-0739-6.