Saltu al enhavo

Montetaro Somogy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Montetaro Somogy [ŝomodj] estas geografia unuo en Hungario en Transdanubio. Ĝia etendiĝo grandparte kovras departementon Somogy, precipe ĉirkaŭaĵo de Siófok ne apartenas al la montetaro. Ĝi etendiĝas inter Dravo, Balatono kaj Mecsek. En la montetaro etendiĝas ankaŭ malgrandaj ebenaĵoj, kiuj distranĉas la montetaron.

Panoramo en Montetaro Somogy

La plej alta punkto estas „Alman-tető’ (316 m). La montetaro ne havas riverojn, nur rande. Interne la plej gravaj rojoj estas „Kapos” kaj „Koppány”. La grundo konsistas ĉefe el sablo kaj leŭso, tial la agrikulturo estas signifa. La plej menciinda besto vivanta tie estas la blankvosta maraglo. En la montetaro oni establis ĉefe vilaĝetojn

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy