La National Football League (mallongigo: NFL; anglalingve por "Nacia Piedpilka Ligo") estas la plej granda ligo por profesia usona piedpilko, kaj unu el la ĉefaj profesiaj sportligoj de Nordameriko. Ĝi konsistas el 32 teamoj trans diversaj usonaj urboj kaj regionoj. La ligo estas dividita en du subligojn: la American Football Conference (AFC) kaj la National Football Conference (NFC). Ĉiu subligo estas plu dividita al kvar divisioj de kvar teamoj, nomata East (orienta), West (okcidenta), North (norda), kaj South (suda). Dum la regulara sezono de la ligo, ĉiu teamo ludas 16 matĉojn dum deksep-semajna tempo, ĝenerale de septembro al decembro. Ĉe la fino de la regulara sezono, dekdu teamoj, ses teamoj de ĉiu subligo, ludas en turniro. La turniro finas kun la NFL ĉampioneca ludo, la Super Bowl. Ĉi tiu fina ludo norme okazas ĉe antaŭelektita loko kiu estas ofte urbo havanta NFL-teamon. Unu semajnon poste la Super Bowl, elektitaj ludantoj de la AFC kaj NFC denove kontraŭiĝas ĉe la Pro Bowl, nune okazanta en Honolulu, Havajo.
La NFL estis fondita en 1920 kiel parto de la American Professional Football Association. Ĝi adoptis la nomo National Football League en 1922.