Newark-on-Trent
Newark-on-Trent | |||||
---|---|---|---|---|---|
bazarurbo vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | NG24 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 53° 5′ N, 0° 49′ U (mapo)53.0765-0.81Koordinatoj: 53° 5′ N, 0° 49′ U (mapo) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Newark-on-Trent [+] | |||||
Newark-on-Trent estas urbo en Nottinghamshire, Anglio. En 2001, laŭ la censo, ĝi enhavis 25,376 loĝantojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo fondiĝis eble dum la romia epoko. En 664 Wulfhere, reĝo de Mercia, donis ĝin al la abatejo de Peterborough. Poste, dum la regado de Eduardo la Konfesanto, ĝi estis posedata de Godiva kaj ties edzo Leofric, kiuj en 1055 donis ĝin al la abatejo de Stow (Lincolnshire). Post kiam Vilhelmo la konkerinto iĝis reĝo de Anglio, ĝi estis posedata de la episkopoj de Lincoln ĝis la regado de Eduardo la 6-a.
En 1073 konstruiĝis kastelo, kiu estis ege plifortigata de 1123 al 1133.
En 1216 Johano (Anglio) mortis ĉe la urbo. Ties dungsoldato Robert de Gaugy rifuzis cedi la urbon al Henriko la 3-a sed post oktaga sieĝo estis akordo laŭ kiu Robert de Gaugy ricevis sufiĉe da mono por persvadi lin eliri.
En 1377 estis ĉirkaŭ 1,180 plenkreskaj loĝantoj, kaj la urbo estis inter la plej grandaj de Anglio.
1457-a inundo detruis la urban ponton: la episkopo de Lincoln financis la konstruon de nova ponto.
Kiam Henriko la 8-a sendependigis la anglan eklezion de la papo, la vikario de Lincoln rifuzis agnoski Henrikon kiel estro de la angla eklezio, kaj ekzekutiĝis.
Dum la angla enlanda milito Newark estis grava reĝa bazo kaj trifoje sieĝata. Majon 1646 Karlo la 1-a komandis la urbon kapitulaci al parlamenta armeo. Ĝiaj fortikaĵoj tiam plejparte malkonstruiĝis.