Saltu al enhavo

Ninĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ninĵo
profesio
Informoj
Ekipita per shinobi shōzoku
vdr
Batalanto ninĵo
Ninĵo (1817)

La ninĵoj[1] (aŭ ŝinoboj[2], japane: 忍者) estis spionoj en tempo de feŭda Japanio. El evidentaj kaŭzoj ekzistas pri ili nur malmulte da informoj - eĉ okaze, ke iu supervivis renkontiĝon kun ili, li ne sciis multe da tio, kaj la ninĵoj mem transdonis ĉiujn siajn konojn sole perbuŝe el patro je filo, eventuale el majstro je lernanto. Temis pri majstroj de batalaj artoj ĵuĵicuo kaj kenĵucuo, eĉ kiam en filmoj povas temi pri ĉina kung-fuo aŭ pli moderna karateo, ĵudo kaj kendo kun plua ekzercado celita al sekretigo. Tipa filma aspekto - vualitoj en nigran aŭ grizan veston - verŝajne respondas al vestoj, kiujn ili portis en agadojn. Sed iliaj vestoj estis fakte dukoloraj, interne kaj ekstere.

La ninĵoj, estis elitaj japanaj agentoj trejnintaj je la antikva arto de la ninĵucuo (laŭlitere la "teĥniko de sekretumado"). Ili estis spertuloj je spionado, enfiltrado, kaŝvestiĝado, mortigado kaj kunigado de informo.

Dum noktaj misioj, kiam estis necese moviĝi sen esti vidota, la ninĵoj vestiĝis per nigraj aŭ mallumaj koloroj, tute kovrite, escepte de la zono de la naso kaj okuloj. Dum aliaj uzis vestojn de artisto, de maljunulo aŭ de komercisto.

Iliaj bataliloj estis la ŝurikenoj, metalaj klingoj por ĵeti, la kunajoj, glavetoj de duobla uzado (ĵeteblaj kaj tranĉantaj), la ninjato, kio estis la ninĵa glavo, kun klingo pli mallonga kaj ingo pli longa ol la katano kaj ankaŭ multego da bataliloj speciale desegnitaj por ia situacio.

Legendoj pri ninĵoj

[redakti | redakti fonton]

Legendoj (kelkaj sendube disvastigitaj per la ninĵoj mem) kaj modernaj filmoj alskribas al la ninĵoj preskaŭ supernaturajn kapablojn :

  • rapidecon superanta observigan kapablon de la okulo;
  • kapablon ŝteli absolute ion ajn (ekzemple portatajn subvestojn) sen rimarko de ŝtelito ;
  • egalecon ebliganta ne nur kuri sur ŝnurego (tirita inter konstruaĵoj) kaj stari sur glavo, sed ankaŭ kuri sur muro de konstruaĵo ;
  • nekredeble longajn saltojn similigantaj flugadon, iam eĉ rekte flugadon ;
  • iam ankaŭ nevideblecon.

Sed kelkaj tiuj legendoj apogas sin je faktoj (ekz. ninĵoj jam en akvo varma nur 10 °C uzis sub la akvo naĝilojn, aersakojn ktp.). Ili trejnis la egalecon jam ekde la 8-a jaro, ili kuris distancon preskaŭ 80 km per rapideco senpere sub 20 km/horo.

Iloj de ninĵo

[redakti | redakti fonton]

Ninĵoj estis ekipitaj per multe da kaŝitaj armiloj kaj iloj. La armiloj estis nur celformaj, ili ne zorgis pri beleco kaj tralaboriteco. Unu armilo havis plimulte ĝis 5 funkciojn. Ili estis ankaŭ ekzercitaj en manipulado per fajro, ili uzis primitivajn grenadojn kaj brulbombojn. Per la mano ili estis kapablaj trabati lignan tabulon, frakasigi oston ktp. Tio estis la plej universalaj mortigistoj en la historio de la mondo, kiuj ĝis hodiaŭ ne estis superitaj.

Lernejoj de ninĵo

[redakti | redakti fonton]

Iga-Skolo kaj Koga-Skolo estas plej famaj skoloj. En fikcioj tipe Iga-Ninĵoj kaj Koga-Ninĵoj konfliktas, tamen fakte iliaj teritorioj apudestas, ofte helpas reciproke.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ninĵo en reta-vortaro.de
  2. 忍者 → 忍術使い ŝinobo ; artifikisto ("Vortaro Japana-Esperanta" p763)
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy