Saltu al enhavo

Nobela juĝisto

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nobela juĝisto (hungare szolgabíró, germane Stuhlrichter latine iudex nobilium, malofte iudlium ~ juĝisto de la nobeloj) estis oficisto en la hungara historio ekde la 13-a jarcento ĝis 1950. Ili havis administradajn kaj juĝadajn taskojn en la hungara historiaj departementoj. Li laboris komence nur por la nobeloj, poste ankaŭ por la civitanoj, kamparanoj.

La pozicio aperis en la 13-a jarcento, kiam la reĝaj departementoj estis transformitaj al nobela departemento. Ĝia unua mencio okazis en 1232. Oni elektis 4 nobelajn juĝistojn po departemento, por unu jaro. Ili kunskribis, kolektis impostojn, kunskribis nobelojn - okaze de nobelaj ribeloj (protestoj), partoprenis en juĝprocesoj.

Laŭ leĝoj el la 15-a jarcento (1435, 1486), oni devis elekti ilin el aŭtoritataj mezbienuloj kaj ili cdevis labori dum minaco de punado - okaze de nelaboro.

Ekde la 16-a jarcento aperis la ir-distriktoj (vizitebla dum unu irtago) kaj elformiĝis ĝis la 18-a jarcento en la tuta lando. Oni elektis en ĉiu ir-distrikto ĉefan nobelan juĝiston kaj kelkajn vican nobelan juĝiston, kiuj laboris, agadis en siaj distriktoj.

Ili komunikis dekretojn al la vilaĝoj kaj kontrolis la efektivigon. Ili havis proprajn ŝtatfortojn.

Post la dua mondmilito la oficista rango de nobela juĝisto ĉesis, la taskojn parte transprenis la t.n. ir-distrikta ĉef-notario ekde 1945. Tiu lasta oficista pozicio ĉesis en 1950 en Hungario.

vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy