Saltu al enhavo

Nubskrapulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝanhaja Turo kaj aliaj konstruaĵoj en Ŝanhajo, Ĉinio

Nubskrapulo[1] (prefereblas ĉielskrapanto[1][2][3]nubskrapanto[3]) estas turdomo, altega konstruaĵo, kutime alta pli ol 150 metrojn, kiu kvazaŭ skrapas la nubojn. Ĉielskrapantoj laŭ sia formo ofte nomiĝas ankaŭ "turoj" kaj estas uzataj por diversaj celoj, interalie, kiel loĝejo, oficejo, kaj radia anteno.

La unuaj ĉielskrapantoj aperis je antaŭmilitaj malfrua 19-a kaj 20-a jarcentoj. Ilin ebligis la havebleco de fortaj konstruaj materialoj kiel ŝtalo kaj la invento de lifto por vertikala veturado. Oni ĝenerale agnoskas ke la Home Insurance Building, konstruita en Ĉikago en jaro 1885, 10-etaĝa kaj 42 metrojn alta, estis la unua nubskrapulo. Ĝi malkonstruiĝis en 1931. Samjare estis inaŭgurita la Empire State Building en Novjorko. Kun 381 metroj da alteco ĝi daŭre estis la plej alta konstruaĵo en la mondo dum 40 jaroj. La unua nubskrapulo sur la eŭropa kontinento, 97 metrojn alta, estas la Boerentoren (Kamparana turo) en Antverpeno, konstruata de 1929 ĝis 1931.

La evoluigo de rapidaj transportiloj sennecesigis altajn konstruaĵojn, speciale en Usono, kie konstruparceloj estas facile haveblaj. En 2001 la atako kontraŭ la Ĝemelturoj en Novjorko fortimigis kompaniojn de la ideo de ekstreme altaj konstruaĵoj.

Elstaraj ekzemploj

[redakti | redakti fonton]
La plej alta nubskrapulo
Burĝ Ĥalifa en Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Famaj ĉielskrapantoj
Sears-turo - Ĝemelturoj de Novjorko - Petronas-turoj - Empire State Building - Turning Torso - Jen-turo - Ĉielskrapanto de Katowice - Turo Colpatria de Bogoto
Plej grandaj nubskrapuloj
Novjorko - Tokio - Meksikurbo - Sao-Paŭlo - Abu-Dabio - Ĉikago - Kuala-Lumpuro - Tajpeo - Dubajo

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Laŭ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, sed nubskrapulo ne plu aperas en Nova Plena Ilustrita Vortaro
  2. Laŭ NPIV [1]
  3. 3,0 3,1 Laŭ ReVo [2]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy