Okulkovraĵo
Aspekto
Okulkovraĵo estas vestaĵo por kovri la okulojn tiel, ke la portanto portempe ne povas vidi.
Kiel okulkovraĵon oni povas uzi pecon da ŝtofo, ekzemple ŝalo aŭ rubando, sed ekzistas ankaŭ dormmaskoj, kiuj havas la saman funkcion.
Okulkovraĵoj havas diversajn aplikojn:
- Forbari lumon por dormi, ekzemple en aviadilo.
- Infanludoj, kiel blindludo, aŭ batado sur pinjato.
- Kiel helpilo dum BDSM.
- Oni povas teni okulojn de kidnapo-viktimo, ostaĝo, kaptito ktp kovritaj por preventi, ke tiu rekonu la lokon aŭ homojn.
- Dum ekzekuto de mortpuno per ekzekuta plotono.