Oliva de Palermo
Aspekto
Sankta | ||
Oliva de Palermo | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 448 en Palermo | |
Morto | 10-an de junio 463 en Tunizo | |
Mortis per | Senkapigo vd | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Sanktulino, martiro | ||
Festotago | 10-a de junio | |
Atributoj | olivaj branĉoj ĉirkaŭantaj ŝin, kruco en ŝia dekstra mano | |
Patroneco | Palermo | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Oliva aŭ Olivia de Palermo (itale Oliva di Palermo, sicilie Uliva di Palermu), Palermo, 448 - Tunizo, 10 junio 463, laŭlegende estas kristana virgulino, en kristanismo honorigata kiel martiro. Ekde la mezepoko ŝi estas la loka patrono de la sicilia urbo Palermo kaj ankaŭ nomumiĝis kristana patrono de la siciliaj komunumoj Erice (Monte San Giuliano), Termini Imerese, Alcamo, Pettineo kaj Cefalù.
Ŝia festotago estas la 10-a de junio kaj ŝi reprezentiĝas kiel juna virino kun olivaj branĉoj ĉirkaŭantaj ŝin, tenante krucon en sia dekstra mano.