Saltu al enhavo

Pierre Favre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Favre
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1506 (1506-04-13)
en Saint-Jean-de-Sixt
Morto 1-an de aŭgusto 1546 (1546-08-01) (40-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj latina
Ŝtataneco Reĝlando Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Collège Sainte-Barbe (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo katolika sacerdoto
pastro
teologo
religiulo Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Edifa bildeto montranta la ordenfondinton francan Pierre Favre

Pierre FAVRE (latine: Petrus Faber; naskiĝinta la 13-an de aprilo 1506 en La Villaret, komunumo Saint-Jean-de-Sixt/Haute-Savoie, mortinta la 1-an de aŭgusto 1546 en Romo) estis franca nobelo kaj teologo. Li estis unu el la fondintoj de la ordeno de la jezuitoj.

Favre studis ekde 1527 en Parizo, kie li aliĝis al la movado de Ignaco Lojola. Kune kun li li faris la sanktajn promesojn sur Montmartre. Poste li iĝis profesoro pri teologio en Romo kaj Parmo.

En 1541 li partoprenis la dieton en Regensburg disvastigonte la ordenon en Germanujo. Li donace fondis la ordenejon en Kolonjo en 1544, poste la institutojn en Valadolido kaj Koimbro.

Lian vivon priskribis unue Nikolao Orlandini en sia »Historia Societatis Jesu« (Romo 1615).

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 6. Leipzig 1906, p. 362, kio legeblas tie ĉi interrete.

pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy