Pitié-Salpêtrière
Pitié-Salpêtrière | |||
---|---|---|---|
Hôpital de la Salpêtrière | |||
malsanulejo | |||
Prezento | |||
Stilo | Baroka | ||
Tipo | Malsanulejo | ||
Arkitekto | Louis Le Vau | ||
Dato de konstruo | 1656 | ||
Protekto | Historia Monumento | ||
Geografio | |||
Lando | Francio | ||
Regiono | Francilio | ||
Loko | Parizo | ||
Geografia situo | 48° 50′ 13″ N, 2° 21′ 54″ O (mapo)48.8372.365Koordinatoj: 48° 50′ 13″ N, 2° 21′ 54″ O (mapo) | ||
| |||
Pitié-Salpêtrière (france Hôpital de la Salpêtrière) estas malsanulejo de AP-HP en la 13-a arondismento de Parizo, en Francio.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis dezajnita de Louis Le Vau kaj konstruita en la 17-a jarcento sur loko kie antaŭe ekzistis fabriko de pulvo[1] (la nomo devenas de la franca salpêtre; en esperanto, salpetro, unu el la ingrediencoj de pulvo). La konstruaĵo estis dezajnita por teni la malriĉulojn, almozulojn, senlaborulojn kaj diversajn forpelitojn kiuj povis ĝeni la ordon de Parizo.
Poste, ĝi utilis kiel malliberejo por prostituitinoj kaj loko por teni ekster la socion mensmalsanulojn, frenezajn krimulojn, epilepsiulojn kaj malfavoratojn ĝenerale. La loko ankaŭ estis fama pro sia granda populacio de ratoj.
Dum la Franca Revolucio, ĝi estis prenita de la homamaso, kiu liberigis la prostituitinojn. Aliaj (verŝajne mensmalsanaj virinoj) estis murditaj. Ekde la Revolucio, Salpêtrière utilis kiel azilo kaj psikiatria hospitalo por virinoj.
Unu el ĝiaj plej famaj profesoroj, Jean-Martin Charcot estas konata kiel la patro de moderna neŭrologio kaj mentoro de Sigmund Freud. Liaj klasoj en la hospitalaj sekcioj de la malsanulejo helpis klarigi la naturan historion kaj fiziopatologion de multaj malsanoj, inkluzive de sifiliso, epilepsio kaj cerbovaskula akcidento.
La atento de internaciaj amasmedioj subite turniĝis al Salpêtrière en aŭgusto 1997. Post aŭtoakcidento en tunelo de Ponto de l'Alma, Diana, Princino de Kimrujo estis urĝe translokita kaj sanigita en la hospitalon, mortante surloke kelkajn horojn poste.
Nuntempe, Salpêtrière estas universitata hospitala centro, kiu ampleksas plej multajn medicinajn specialecojn. La hospitalo enhavas la Institut du cerveau et de la moelle épinière.
Publikaj transportoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ france Hôpital de la Pitié-Salpêtrière Arkivigite je 2021-07-04 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hospital da Salpêtrière en la portugala Vikipedio.