La reĝlando Prusio estis subdividata post la Viena Kongreso per dekreto de la 30-a de aprilo 1815 en dek provincojn, unu el ili estis Vestfalio. Provinca ĉefurbo estis Monastero (germaneMünster). En la nova provinco estis unuiĝintaj multaj iam memstaraj teritorioj kun malsamaj tradicioj kaj konfesioj. Ja evoluis, antaŭenigate de la provinca administrado, iom post iom iaspeca „vestfalia konscio“, tamen la diferencoj restis grandaj. Tio validas soci- kaj ekonomihistorie por la malsamaj vivomondoj en la industriigita, urba Vestfalio kaj la terkultura, vilaĝa Vestfalio. Krom tio la konfesiaj limoj restis de konsiderinda graveco. Diferencoj kiel tiuj ĉi dokumentiĝas interalie en tre diferencigita politika kulturo.