Provincoj de Finnlando
Finnlando estas dividita al 19 modernaj provincoj aŭ regionoj (finne singulare maakunta, plurale maakunnat, svede landskap, plurale landskap).[1] La provincoj estas regataj desube: la provincajn deputitarojn elektas aŭ la deputitoj de ĝiaj komunumoj aŭ, por la provincoj Alando kaj Kainuu, rekte la loĝantaro. Ĝis la fino de 2009 la lando havis ankaŭ 6 guberniojn (finne lääni, svede län), kiuj estis distriktoj de ŝtata administrado, sed tiuj estis malfonditaj. La provinco Alando havas ampleksan aŭtonomion.
Esperanto-finnaj kaj Esperanto-svedaj vortaroj tradukas la koncepton maakunta respektive landskap al Esperanto per la vorto "provinco", kaj la historian koncepton lääni respektive län al Esperanto per la vorto "gubernio", nelaste pro la longa rusa regado en Finnlando, kiam la koncepto de lääni en la rusa lingvo nomatis plurale Губерний (gubernij) = gubernioj kaj la koncepto de maakunta ruse nomatis plurale Провинций (provincij) = provincoj. Aliaj eŭropaj lingvoj nun tradukas maakunta respektive landskap per ekvivalento de la vorto "regiono" (ekz. angle regions, france régions, hispane regiones, itale regioni ktp.), kaj tradukas la historiajn unuojn lääni respektive län per ekvivalento de la vorto "provinco". Tio kontrastas al la esperanta lingvouzo kaj povas kaŭzi konfuzon. Sed tiom longe kiom ne ŝanĝatas la Esperanto-finnaj kaj Esperanto-svedaj vortaroj, por la esperanta lingvouzo la propraj vortaroj pli gravas ol la lingvouzo en aliaj lingvoj.
La nunaj provincoj
[redakti | redakti fonton]- Laponio
- Norda Ostrobotnio
- Kainuu
- Norda Karelio
- Norda Savonio
- Suda Savonio
- Suda Ostrobotnio
- Ostrobotnio
- Pirkanmaa
- Satakunta
- Meza Ostrobotnio
- Meza Finnlando
- Origina Finnlando (finne Varsinais-Suomi; svede Egentliga Finland)
- Suda Karelio
- Päijänne-Tavastio
- Origina Tavastio
- Uusimaa, traduko "Novlando", svede Nyland; ĝis la fino de 2010 Orienta Uusimaa estis aparta provinco
- Kymenlaakso
- Alando
Ekde 1997 ĝis la fino de 2009 tiuj provincoj situis en la tiamaj ses gubernioj jene:
Laponia gubernio: 1 Laponio
Gubernio Oulu: 2 Norda Ostrobotnio, 3 Kainuu
Gubernio Orienta Finnlando: 4 Norda Karelio, 5 Norda Savonio, 6 Suda Savonio
Gubernio Okcidenta Finnlando: 7 Suda Ostrobotnio, 8 Ostrobotnio, 9 Pirkanmaa, 10 Satakunta, 11 Meza Ostrobotnio, 12 Meza Finnlando, 13 Varsinais-Suomi
Gubernio Suda Finnlando: 14 Suda Karelio, 15 Päijänne-Tavastio, 16 Suda Tavastio, 17 Uusimaa, (ĝis 2010) Orienta Uusimaa, 18 Kymenlaakso
Alando (kun aparta statuso): 19 Alando
Loĝantaro kaj ĉefurboj
[redakti | redakti fonton]Nomo | Ĉefurbo | Loĝantaro (fine de 2015) | Prognozo en 2030 | Areo km² | Denseco loĝ./km² |
---|---|---|---|---|---|
Alando | Mariehamn | 28 992 | 27 388 | 1 553 | 18,7 |
Suda Karelio | Lappeenranta | 131 113 | 127 435 | 5 329 | 24,6 |
Suda Ostrobotnio | Seinäjoki | 192 580 | 172 261 | 13 443 | 14,3 |
Suda Savonio | Mikkeli | 150 292 | 140 304 | 14 257 | 10,5 |
Kainuu | Kajaani | 78 388 | 68 621 | 24 499 | 3,65 |
Origina Tavastio | Hämeenlinna | 174 682 | 165 548 | 5 198 | 33,6 |
Meza Ostrobotnio | Kokkola / Karleby | 68 990 | 62 870 | 5 019 | 13,7 |
Meza Finnlando | Jyväskylä | 275 7222 | 257 426 | 16 702 | 16,5 |
Kymenlaakso | Kotka | 178 675 | 172 652 | 5 148 | 34,7 |
finna Laponio | Rovaniemi | 180 848 | 162 300 | 92 660 | 1,95 |
Pirkanmaa | Tampere | 506 098 | 475 749 | 12 585 | 40,2 |
Ostrobotnio | Vaasa / Vasa | 181 635 | 161 064 | 7 752 | 23,4 |
Norda Karelio | Joensuu | 164 744 | 144 720 | 17 761 | 9,28 |
Norda Ostrobotnio | Oulu | 406 966 | 369 268 | 35 508 | 11,5 |
Norda Savonio | Kuopio | 248 112 | 220 154 | 16 768 | 14,8 |
Päijänne-Tavastio | Lahti | 201 532 | 193 330 | 5 124 | 39,3 |
Satakunta | Pori | 222 920 | 214 599 | 7 819 | 28,5 |
Uusimaa | Helsinki / Helsingfors | 1 620 163 | 1 575 591 | 9 096 | 178 |
Origina Finnlando | Turku / Åbo | 474 164 | 474 547 | 10 662 | 44,5 |
Referencoj kaj notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ nord-samee eanangoddi, anar-samee eennâmkodde kaj skolt-samee mäddkåʹdd
|