Suna dinastio
Aspekto
Suna dinastio | |
---|---|
Tradukoj de सूर्यवंश (Sūryavaṃśa) ईक्ष्वाकु (Īkṣvāku) | |
Palie | Okkāka |
Sanskrite | सूर्यवंश (Sūryavaṃśa) ईक्ष्वाकु (Īkṣvāku) |
Terminaro de Budhismo | |
La suna dinastio aŭ la dinastio de Ikŝvakuo estis, laŭ la Purana literaturo, Barata dinastio fondita de la legenda raĝo Ikŝvakuo.[1] Ĝi estas unu el la ĉefaj dinastioj de la kŝatrija varno kune kun la luna dinastio. La raĝa familio de Kosalo apartenis al la suna dinastio.[2]
Gravaj membroj
[redakti | redakti fonton]Gravaj membroj de la suna dinastio estis Ramo de la Ramajano,[3][4] dudek du el la dudek kvar tirtankaroj de ĝajnismo[4] kaj la budho Gotamo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bhargava 1964.
- ↑ Sastri 1988, p. 17.
- ↑ Scharf 2014, p. 559.
- ↑ 4,0 4,1 Zimmer 1952, p. 218.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Bhargava, M.L.. (1964) Geography of Rigvedic India (angle), p. 15–18, 46–49, 92–98, 100–/1, 136.
- Sastri, K. A. Nilakanta. (1967) Age of the Nandas and Mauryas (angle). Delhi: Motilal Banarsidass. ISBN 81-208-0465-1.
- Scharf, Peter. (2014) Ramopakhyana - The Story of Rama in the Mahabharata: A Sanskrit Independent-Study Reader (angle). Routledge, p. 559.
- Thapar, Romila. The Past Before Us (angle). ISBN 978-0-674-72651-2.
- Zimmer, Heinrich Robert. (1952) Myths and Symbols in Indian Art and Civilization (angle). Princeton University Press, p. 218. ISBN 978-0691176048.