Sverdlovska provinco
Subjekto de Rusia federacio | |
Sverdlovska provinco
Свердловская область | |
Flago | Blazono |
provinco de Rusio | |
---|---|
Administrado | |
Federacia regiono | Uralo |
Guberniestro | Jevgenij Kujvaŝev (ekde 29-a de majo 2012) |
Fondita | 17-a de januaro 1934 |
Demografio | |
Loĝantaro | 4 297 747 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010)[1] |
Loĝdenso | 22 loĝ./km² |
Oficiala lingvo | rusa |
Etnoj | rusoj (89,2 %) tataroj (3,7 %) ukrainoj (1,2 %) (Stato: 2002)[2] |
Geografio | |
Areo | 194 307 km²[3] |
Pliaj informoj | |
Horzono | UTC+5 |
Poŝtkodoj | 620000–624999 |
Aŭtokodoj | 66, 96, 196 |
OKATO | 65 |
ISO 3166-2 | RU-SVE |
Retpaĝaro | www.midural.ru |
Sverdlovska provinco (ruse Свердловская область) estas provinco meze de Rusio inter Eŭropo kaj Azio, tamen en la Azia flanko.
Laŭ la stato de 2024 en la provinco vivis 4 222 695 loĝantoj sur areo de 194 307 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 22 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Sverdlovsk.
Ĝi fondiĝis en 1934.
La horzono estas UTC+6.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La plej gravaj urboj estas: Jekaterinburg (1 293 500 loĝantoj); Niĵnij Tagil (390 400); Kamensk-Uralskij (186 100); Pervouralsk (147 100); Serov (99 800). [kiam?]
Lozva (ruse Лозьва) estas rivero en Sverdlovska provinco. Ĝi apartenas al akvokolekta areo de Obo. Per kunfluo de Lozva kaj Sosva – ĉirkaŭ 12 km norde de urbeto Gari - estiĝas la rivero Tavda, maldekstra alfluanto de Tobol. Alia grava rivero estas Ĉusovaja.
La Konĵakovskij-monto (ruse Конжаковский Камень) estas monto en la norda Uralo.
Setlejoj
[redakti | redakti fonton]Loĝantara konsisto
[redakti | redakti fonton]Laŭ censo en 2020 estis ankaŭ 31 Esperanto-parolantoj[4].
Homfarita katastrofo
[redakti | redakti fonton]Okazis homfarita katastrofo - liberigo de antrakso-sporoj el sekreta laboratorio en la armea urbo Sverdlovsk-19, rezulte de kiu centoj da homoj mortis (la preciza nombro estas nekonata), kaj miloj da pluvivantoj, poste iĝis handikapitaj, kaj ĉefe ne pro mortigaj sporoj, sed pro la kromefikoj de dubindaj vakcinoj[5].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2010 goda. Tom 1. Čislennostʹ i razmeščenie naselenija (rezultoj de la tutrusia censo 2010. Volumo 1. Nombro kaj disigo de la loĝantaro). Tabeloj 5, p. 12–209; 11, p. 312–979 (elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusa federacio)
- ↑ Naselenie po nacional'nosti i vladeniju russkim jazykom po sub"ektam Rossijskoj Federacii (ruse) (XLS). Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2002 goda. Alirita 2011-11-01.
- ↑ Administrativno-territorialjnoe delenie po subjektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)
- ↑ (eo) Stano Belov, Censo 2020: Esperanto en Ruslando malkreskas, La Ondo de Esperanto, p. 49, n-ro 1, 2023
- ↑ (ru) REVU-18: Tjumena printempo de 1979
Ĉefurbo: Jekaterinburg
Ĉelabinska provinco | Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra | Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto | Kurgana provinco | Sverdlovska provinco | Tjumena provinco