Tamaziĥta lingvo
Tamaziĥta lingvo | |
ⵜⴰⵎⴰⵣⵉⵖⵜ | |
dialekto • lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
atlasa lingvaro | |
Parolata en | Maroko |
Regiono | Afriko |
Parolantoj | 3 000 000 |
Skribo | latina alfabeto, Tifinaĥa skribo, araba alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
Afrikazia
| |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | Maroko |
Reguligita de | Ĝi ne estas reguligita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | ber |
ISO 639-3 | tzm |
Glottolog | cent2194 |
Angla nomo | Central Atlas Tamazight |
Franca nomo | tamazight du Maroc central |
La tamaziĥta lingvo[1] (memnome ⵜⴰⵎⴰⵣⵉⵖⵜ, latinige Tamazight, elp. ĉe Forvo [tæmæˈzɪɣt] aŭ [θæmæˈzɪɣθ]), estas lingvo el la berbera lingvaro. La tamziĥta estis agnoskita kiel nacia lingvo de Alĝerio en 2002, kaj konstitucia dekreto deklaris ĝin kiel oficiala lingvo en 2016[2].
Ĉar la berberaj lingvoj estas interkompreneblaj, ne ekzistas konsento ĉu oni konsideru ĝin aparta lingvo aŭ dialekto. Krome, berberaj naciistoj emas emfazi unuecon de sia lingvo por montri unuecon de sia nacio, eĉ kiam tio ĉi ne tute ĝustas lingvistike.[3]
La tamaziĥta estas disvastigita en centra parto de la Atlasa montaro en Maroko kaj ankaŭ parolata en grandaj migrantaj komunumoj en Francio.[4][5] Tuta kvanto de ĝiaj parolantoj estis ĉirkaŭ 4,590,000 en la jaro 2016,[6] sed preciza censo estas malfaciligita pro tio ke ĉiu lingvo el berbera lingvaro povas iam esti nomata "la tamaziĥta", kaj nur al la lingvo/dialekto de Meza Atlaso tiu ĉi nomo estas ekskluziva.
La tamaziĥta estas unu el la plej grandaj berberaj lingvoj/dialektoj, kune kun la kabila, la ŝelha, la rifa, la ŝauja kaj la tuarega. Aparte en Maroko la tamaziĥta kaj la ŝelha estas la plej parolataj. La diferenco inter la tamaziĥta kaj la ŝelha lingvoj estas malgranda, kompreno estas tute ebla. La distanco al la rifa lingvo iom pli grandas, ĉefe pro la prononco; granda proporcio de la vortprovizo estas la sama.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Tamaziĥta aŭ berbera? La alĝeriaj aŭtoritatoj foje malaprobis uzon de la vorto "berbera" mem, ĉu por la argumento ke la esprimo subfosas nacian unuecon aŭ pro religiaj kialoj ke ĝi estas esprimo malamika al la identeco kaj ke oni prefere nomu ĝin tamazight, alia nomo por la berbera.
- ↑ (en) Aoumeur, Hayat (2023). Tamazight in the Algerian Schools: Decisions and Responses. En: M. Rahim, A. A. Ab Aziz, I. Saja @ Mearaj, N. A. Kamarudin, O. L. Chong, N. Zaini, A. Bidin, N. Mohamad Ayob, Z. Mohd Sulaiman, Y. S. Chan, & N. H. M. Saad (Eds.), Embracing Change: Emancipating the Landscape of Research in Linguistic, Language and Literature, vol 7. European Proceedings of Educational Sciences (pp. 92-103). European Publisher.
- ↑ Brenzinger, Matthias, Language Diversity Endangered, Berlin, Mouton de Gruyter, (ISBN 3-11-017049-3), p. 124
- ↑ Tamazight, Central Atlas. SIL International (n.d.). Arkivita el la originalo je 2013-04-14. Alirita December 17, 2009 .
- ↑ . Le TAMAZIGHT (Maroc central) – Tamaziɣt (france). INALCO. Arkivita el la originalo je December 28, 2009. Alirita December 17, 2009 . Arkivigite je 2009-12-28 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-12-28. Alirita 2019-02-07 .
- ↑ "Tamazight, Central Atlas", Ethnologue. Kontrolita 2018-06-01. (angle)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton](nederlande) Khalid Mourigh, enkonduka filmeto pri la kurso 'Berbers voor kinderen' (Tamaziĥta por infanoj)