Tatabánya
Tatabánya | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo kun departementaj rajtoj (1990–) Hungaria urbo (1947–) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 2800 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 65 861 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 720 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 35′ N, 18° 24′ O (mapo)47.5861618.39485Koordinatoj: 47° 35′ N, 18° 24′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 167 m [+] | ||||
Areo | 91,42 km² (9 142 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Tatabánya [+] | |||||
Tatabánya [tatabAnja] estas urbo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, kies departementejo estas kune kun departementa rajto, en Distrikto Tatabánya, kies centro estas.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 92 km²
- Loĝantaro: 70 003[kiam?]
- Poŝtkodo: 2800
- Telefonprefikso: 34
Geografio
[redakti | redakti fonton]Tatabánya situas sur montetoj, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Vieno, aŭtoŝoseo M1 en la sama direkto preteriras. Budapeŝto troviĝas 55 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata ekde la ŝtonepoko. Dum la historio formiĝis tie 4 apartaj vilaĝoj: Bánhida, Alsógalla, Felsőgalla kaj Alsógalla-kolonio. Tiu lasta portis la nomon vilaĝo Tatabánya ekde 1902, en 1923 ĝi estis levita grandvilaĝo. Ili unuiĝis en 1947 jam kun urba rango. Inter ili Bánhida estis menciita unue en 1288. Post la turka erao en 1733 germanoj kaj slovakoj alvenis. En 1785 oni trovis karbonon. La 4 komunumoj iĝis ministaj vilaĝoj. Ekfunkciis cementofabriko kaj alia uzinoj. En 1947 la unuiĝintaj vilaĝoj ricevis la rangon urbo kaj en 1950 la freŝa urbo iĝis departementejo de restdepartementoj Komárom kaj Esztergom. Dum la socialismo la urbo impetis. Multe da domoj konstruiĝis, precipe por la ministoj.
La urbo havas 2 altlernejojn, 10 mezlernejojn kaj 16 bazlernejojn, krome havas elstaran futbalan kaj manpilkan teamojn.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo Senmakula Koncipiĝo (Tatabánya) de 1765
- Preĝejo Nomo de Sankta Maria (Tatabánya) de 1798
- Preĝejo Sankta Mikaelo (Tatabánya) de 1885
- novgotika preĝejo Stefano la 1-a (Tatabánya) de 1912
- Luterana preĝejo (Tatabánya) de 1937
- preĝejo Stefano la 1-a (Tatabánya-Alsógalla) de 1942
- Kalvinana preĝejo (Tatabánya-Bánhida) de 1974
- moderna preĝejo Elizabeto de Hungario (Tatabánya) de 1989
- moderna kalvinana preĝejo (Tatabánya) de 1995
- Teatro Mari Jászai
- skulptaĵo de aglo, kiel simbolo de Hungario
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Tatabánya Altlernejo Edutus funkcias.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En Tatabánya naskiĝis:
- aktoroj Sandor Elès, Tünde Murányi, Roland Rába kaj Gábor Reviczky
- baletisto Szilárd Macher
- ekonomikisto Attila Szalay-Berzeviczy
- futbalistoj Ferenc Machos kaj József Kiprich
- György Oláh (grafikisto)
- inĝeniero György Kaptay
- kantisto Márta Záray
- Béla Kovács (klarnetisto)
- ministro Tivadar Nemeslaki
- naĝistoj Klára Killermann kaj András Székely
- politikisto Imre Párdi
- József Fülöp (reĝisoro)
- skulptistoj Klára Balatoni, Viktor Lois kaj László Szunyogh
- tekstilartisto Judit Droppa.
- En Felsőgalla naskiĝis:
- futbalisto Tivadar Monostori
- poeto Lajos Kónya.
- En Bánhida naskiĝis Béla Tettamanti (karikaturisto).
- En Tatabánya mortis:
- estro de ministoj István Gál
- futbalistoj Tibor Csernai kaj Gusztáv Szepesi
- halterlevistoj Imre Földi kaj Sándor Holczreiter.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Estas delegito de UEA tie.
Ĝemelaj urboj
[redakti | redakti fonton]- Aalen, Germanio
- Będzin, Pollando
- Christchurch, Anglio, Britio
- Fairfield, Usono
- Iĵevsk, Rusio
- Odorheiu Secuiesc, Rumanio
- Pazarĝik, Bulgario
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Arad, Rumanio
- Hoogezand-Sappemeer, Nederlando
- Nové Zámky, Slovakio
- Saint-Ghislain, Belgio
- Saint-Lô, Francio
|
|