Thomas Keneally
Aspekto
Thomas Keneally - naskiĝis la 7-an de oktobro 1935 en Sidnejo, Aŭstralio, do nun 89-jara - estas aŭstralia verkisto kaj scenaristo. Plej konatas lia romano Schindler's Ark de Thomas Keneally, kiu estas biografio pri Oskar Schindler, germana savinto de judoj dum la Holokaŭsto. Surbaze de ĝi la usona reĝisoro Steven Spielberg en 1993 realigis la impresan kaj internacie tre atentatan filmon Schindler's List.