Timonides Leucadius
Τιμωνίδης του Λευκάδα (395 a. K. - 337 a. K.) | ||
---|---|---|
Sirakuzo, en antikvaj tempoj, raportita en la manuskriptoj de Timonido de Leukado dum la elfalo de Dionizo, tirano de Sirakuzo.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 395 a. K. en "Leŭkas, nuna Abila Lysaniou", Sirio | |
Morto | 337 a. K. en "Leŭkas, nuna Abila Lysaniou", Sirio | |
Alma mater | Akademio de Platono | |
Profesio | ||
Okupo | historiisto verkisto vd | |
Timonido de Leŭkado estis greka filozofo kaj historiisto, disĉiplo de Platono, li apartenis al la Akademio de Platono[1], kaj partoprenis en la ekspedicio de Diono tirano de Sirakuzo (408 a. K. - 354 a. K. ) kiu eltronigis Dionizo, tirano de Sirakuzo (430 a. K. - 367 a. K.). Timonido estis amiko de Speŭzipo, nevo de Platono kaj ambaŭ estis akademiuloj kiuj apogis la reveno de la tirano Diono.[2] Laŭ letera stilo, Timonido skribas raporton pri la Sicilia ekspedicio de Diono. Pro tio ke li havis unuamanan konadon pri la okazintaĵoj, Timonido havis senliman admiron por Diono kaj fortan entuziasmon pro liaj entreprenoj.[3]. Laŭ Alexander Fuks, Timonido estis trolaŭda sed esence fidinda fonto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Timonido venis el la urbo Leŭkado, kiu estis proksime de la moderna urbo de Lefkada sur la samnoma insulo en la Ionia Maro. Timonido estis amiko de la politikisto Diono de Sirakuzo kaj unu el liaj plej proksimaj konfidantoj. Diono estis ekzilita fare de la tirano Dionizo la 2-a de Sirakuzo kaj vivis en ekzilo en Grekio. Tie li rekrutis soldulojn kaj formis militforton en kampanjo por faligi la tiranon.[4]
En ĉi tiu klopodo, Diono ricevis subtenon de membroj el la Akademio, la lernejo de la filozofo Platono, el kiu li estis amiko. En 357 a. K. li kuraĝis ataki. El la insulo Zakynthos li foriris al Sicilio kun ĉirkaŭ 800 viroj en kvin ŝipoj. Timonido partoprenis la tutan kampanjon kiel unu el la plej gravaj komandantoj.
Post alteriĝo en Sicilio, Diono aliĝis al pluraj kontraŭuloj de la tirano kaj povis facile preni Sirakuzon ĉar la populacio de la urbo leviĝis kontraŭ la regado de la tirano. Tamen, la fortikaĵurbo sur la insulo Ortigia komence restis en la manoj de Dionizo. Post surprizatako de la dungosoldatoj de la tirano, intensa batalado ekis en la grandurbo. Kiam Diono devis provizore retiriĝi de la batalo pro vundo kiun li suferis, li transdonis komandon al Timonido. La atako de la solduloj estis forpuŝita.
La nevo de Platono Speŭzipo, amiko kaj fervora subtenanto de Diono kaj aŭdaca membro de la Platona Akademio, restis en Ateno. Li informis Timonidon per letero pri la progreso de la kampanjo. Tiel Timonido havis kontakton kun la akademio. Li verŝajne eĉ apartenis al ĝi kaj tiam estis studanto de Platono. La historiisto pri filozofio, Diogeno Laertio mencias iu Simonidon kiu skribis "historiajn librojn" pri la faroj de Dionpo kaj dediĉis ilin al Speŭzipo.
Kion oni povas kompreni el tio estas ke temas pri Timonido. Ŝajne tio estas tipografia eraro, ĉar historiisto nomita Simonido estis nekonata tiutempe. Estas neklare ĉu la ekzistanta historia verko estas identa al la epistola raporto de Speŭzipo. Plutarko, kiu riferencas al Timonido en du lokoj en sia biografio pru Diono, akiris informojn pri lia letero al Speŭzipo. Lia raporto pri la agoj de Dion estis bazita, interalie, sur informoj de Timonido, kiun li konsideris fidinda.
Estas necerte ĉu Plutarko mem ricevis la priskribon de Timonido enmane aŭ nur akiris informojn pri li nerekte (per "intera fonto" kiu ne estis konservita). Kvankam Timonido estis bone informita kiel ĉeestinto, lia raporto estis ŝajne peze influita pro lia senkondiĉa subteno al Diono. La hipotezo ke Eforo de Kumo ankaŭ uzis la raporton de Timonido en sia universala historio mankas je konvinka pravigo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Dionizo, tirano de Sirakuzo (430 a. K. - 367 a. K.)
- Platono (428 a. K. - 347 a. K.)
- Diono de Sirakuzo (408 a. K. - 354 a. K.) tirano de Sirakuzo
- Speŭzipo (407 a. K. - 339 a. K.)
- Agatoklo de Sirakuzo (361 a. K. - 289 a. K.)
- Timeo de Taŭromeno (356 a. K. - 260 a. K.) greka historiisto
- Diono Krizostomo (40 - 115)
- Plutarko (46 - 100)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The German Legends of the Hairy Anchorite
- ↑ The Letter of Speusippus to Philip II
- ↑ Social Conflict in Ancient Greece
- ↑ Parto de ĉi-artikolo estis ebla dank'al samnona Vikipedia dokumento.