Veronika Bajáki
Veronika Bajáki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de junio 1924 en Budapeŝto |
Morto | 25-an de novembro 2015 (91-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • rusa |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | juristo universitata instruisto |
Veronika Bajáki, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bajáki Veronika estis hungara juristo, altlerneja instruisto. Ŝia origina familia nomo estis Holczer [holcer], ŝia kompleta geedziĝa nomo estis Kéri Tamásné [tamAŝnE].
Veronika Bajáki[1] naskiĝis la 25-an de junio 1924 en Budapeŝto, ŝi mortis la 25-an de novembro 2015 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Veronika Bajáki maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1938, inter 1945-1948 ŝi laboris en pluraj administraciaj laborlokoj, poste ŝi akiris juran diplomon en Moskvo en 1952. Post la diplomo ŝi laboris jaron en ministerio, poste ŝi estis asistanto (1953–1956), lektoro (1957–1967), docento (1967–1989) en Scienca Universitato Loránd Eötvös, sed ŝi nur esploris inter 1975–1977. Intertempe ŝi kandidatiĝis en 1963, ŝi doktoriĝis en 1977 en Moskvo, kiun la Hungara Scienca Akademio akceptis en 1980. Plej ofte ŝi okupiĝis pri la civitaneco. Ŝi edziniĝis en 1953, ŝi naskis filinon en la sekva jaro.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A munkások és alkalmazottak munkakönyvei a Szovjetunióban. (1954)
- A munkajogi törvényhozás néhány aktuális problémája. (ruse, 1958)
- A dolgozók részvétele a helyi szovjetek közrendvédelmi tevékenységében. (disertaĵo, 1962)
- Az európai szocialista országok alkotmányos rendszere. (kunaŭtoro, 1972)
- A magyar állampolgárság kialakulásától és fejlődésétől napjainkig. (1982)